limako's blog

Gazetaj artikoloj pri la kongreso

limako's picture

Estas kelkaj gazetaj artikoloj pri la kongreso: Ĉe la Ottowa Citizen, The Gazette, kaj aliaj. Oni citas min en la unua.

TAKE: Vendrede

limako's picture

Mi ektimis dum matenmanĝi, ĉar pluvis kaj eĉ fulmotondris kaj mi ne volis portaĉi ĉion al la aŭto en la pluvo. Post mi trinkis la kafon, tamen, la pluvo ĉesis kaj mi per du vojaĝoj sukcesis meti ĉion en la aŭto.

TAKE: Ĵaŭde

limako's picture

Hodiaŭ matene, dum mi trinkis kafon, aliulo rigardis programon. "Kion mi faru?" mi demandis. Ŝi rigardis min strange.

"Vi devas fari la diskutrondon -- via nomo estas en la programo kiel partoprenanto!"

TAKE: Merkrede

limako's picture

Hodiaŭ mi prelegis pri ekologio dum la mateno kaj poste tagmanĝis kun la membroj de la Amerika Komisiono. Hodiaŭ ne estas organizita programo: oni iras en malgrandaj grupoj por viziti diversaj lokoj en Montrealo kun Montrealanoj por gvidi. Mi kredas ke mi vizitos la surstratan festivalon kaj enlitiĝos frue. Mi estas tute elĉerpita -- kial longa kaj mirinde bona kongreso. Nekredeble.

TAKE: Marde

limako's picture

(Mi afisxas tion cxi per nekonata komputilo do kiu scias kio okazas.)

TAKE: Lunde

limako's picture

Hodiaŭ matene, mi vagas de afero al afero kaj babilas kun homoj unuope pli ol partoprenas la kongresajn prelegojn. Mi parolis longe kun ĵurnalisto de Otavo. Estis vastega intereso de la gazetaro pri la kongreso kaj oni petis min jam kelkfoje paroli kun la ĵurnalistoj kiam oni bezonas iu, kiu flue parolas la anglan. Antaŭ tagmezo okazis la solena fermiĝo de la usona Landa Kongreso -- mi ne plu estas vic-prezidanto!

TAKE: Dimanĉe

limako's picture

Anstataŭ ol partopreni la duan aferkunsidon de E-USA, mi spektis diskutformon pri kunlaboro inter la indiĝenaj popoloj kaj la Esperanto komunumo fare de Jean Alain, Kora Brent-Palmer Utacite, Mark Fettes, José Carlos Morales Morales, Rubén Ortiz, kaj Atilio Orelana Rojas. La rezulto estis vere interesa kaj pensiga. Ofte tiajn diskutformojn dominas unu persono aŭ malinteresaj demandoj de la aŭskultataro deflankas la diskuton, sed tio ne okazis. Estis fruktodona kaj kontribuis multe al la kompreno de mi pri kia estos la veraj demandoj.

Solena Inaŭguro

limako's picture

Hodiaŭ okazas la "Solena Inaŭguro" de TAKE. Unue kelkaj homoj bonvenigis la kongreson en diversaj lingvoj. Indiĝena preleganto ofertis rakonton pri la legendo de la kelonia insulo. Okazis plejparte diversaj prelegoj.

Kebekia Vespero

limako's picture

La "Kebekia Vespero" de la TutAmerika Kongreso de Esperanto okazis en la ĉambro "Piron" en alia konstruaĵo kelkaj stratanguloj for de la kongresejo. (La ĉambrojn oni nomis por diversaj eminentuloj, do ekzemple "Piron" kaj "Zamenhof" kaj "Harlow"). Estis vere bunta vespero kun diversaj tradiciaj muzikoj kaj dancoj. Unue, estis la "spiritoj de la vento", 5-virina grupo da tamburistinoj. Ili ludis indiĝenajn ritmojn kaj kantis -- aŭ ĉantis. Bele kaj interese!

TAKE Oficiale Malfermiĝas

limako's picture

Hodiaŭ, mi frue biciklis tra la urbo. Mi iris al la rivero, biciklis laŭ la grandaj boatoj, preter la scienca muzeo, kaj tra la ĉina kvartalo antaŭ reiri al la hotelo. Mi biciklis kvar mejlojn dum duono da horo, kaj tiam iris al la kongresejo por babili kun la s-anoj. Tie, mi renkontis José Antonio kaj donis al li la skatolon da libroj kiujn sendis al mi d-ro Lieberman por li. Tuj kiam li havis la librojn, li komencis manĝegi ilin per la okuloj. Mi neniam renkontis iun kiu pli ravas pro librojn ol li.

La konferenco oficiale malfermiĝis hodiaŭ kun diversaj prelegoj, anoncoj, kaj salutoj de la diversaj gastigaj organizaĵoj. Maritza Gutierrez ofertis mallongan prelegon pri la historio de UEA kaj poste estis tre longa prelego pri la historio de TAKE.

Mi tagmanĝis kun kelkaj amikoj ĉe vegetara restoracio. La manĝaĵo estis bongusta, sed iom altkosta, laũ mi. Unu tagmanĝa plado kostis preskaŭ duoble pli ol vespermanĝa plato ĉe la vjetnama restoracio.

Plejparte dum la kongreso, mi manĝas ĉe la dormejo. Mi kunportis miajn kuirilojn kaj preparas tre simplajn manĝojn: sandviĉoj kun ternuksa butero, pano kun krema fromaĝo, kafon matene, kaj rizon kun faboj. Mi ŝparas multon tiel. Baldaŭ, tamen, mi devas trovi butikojn ĉi tie por aĉeti pli da manĝaĵo, ĉar tiom, kiom mi kunportis jam elĉerpiĝas.

Dum la posttagmezo okazis kunsidoj de la Amerika Komisiono kaj Esperanto-USA. Ĉe la kunsido pri la AK, mi anoncis la Tut-Amerika Fonduso kiun la estraro proponas en la buĝeto kun mono kiu subtenos la Amerika Oficejo -- oni laŭdis la ideon. La kunsido de Esperanto-USA plejparte nur anoncis tion, kion ni diskutis hieraŭ. Vere dormiga.

Hodiaŭ vespere estos la Kebekia Vespero, kun diversaj muzikistoj, inkluvize indiĝenaj popoloj de Kanado. Mi antaŭĝuas ke mi ne devas servi sur la komitato kiu kalkulas la balotilojn -- mi faris tion pasintajare, sed ĉijare, mia nomo aperas sur la balotilo kaj mi ne volas ke estus ia dubo pri la rezultoj. Domaĝe! :-)

Syndicate content