vilcxjo-me's blog
Mi lastatempe ricevis peton, ke mi tradukos la anglan vorton 'vegan' en Esperanton.
PIV diras:
vegetarismo, vegetarano - Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per io, kio vivas per animala vivo (ekz. la karno de besto aŭ fiŝo). sed permesas la produktojn de la animala regno (lakto, ovoj, mielo, ks).
vegetaĵismo vegetaĵano - Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per ĉia animaldevena nutraĵo.
vegetalismo, vegetalano - Sinonimo de vegetaĵismo, vegetaĵano
Do, mi planas respondi, ke vegetalismo, vegetalano estas la ĝusta defino.
Ĉu vi konsentas?
Hodiaŭ mi komencas du-semajnan viziton al Pollando, por ĉeesti la ILEI-an konferencon en Krakavo (Krakow) kaj la UK-on en Bialystok.
Eble dum mia vizito, mi trovos interetan kafejon, kie mi povas enpostigi blogerojn.
La ILEI konferenco okazos unue, dum proksimume unu semajno. Instruistoj de diversaj landoj renkontiĝos por interŝanĝi ideojn kaj diskuti rimedojn edukadajn.
Post la ILEI konferenco, mi atingos Bialystok per trajno, kaj partoprenos la UK-on.
How excited can anybody get about a dictionary?
More than you would think.
Take a look at:
http://www.youtube.com/watch?v=5UprTeTPnp0
Lastatempe, mi decidis eksperimenti pri la diversaj sistemoj retaj kiuj provizas rimedojn por grup-kunlaborado.
Estas kelkaj sistemoj, kiuj provizas rimedojn por interretaj kunsidoj - GoToMeeting, WebEx, k.t.p. Mi komencis la esploron per DimDim, kiu estas senkosta por malgranda grupo.
Hieraux (la 25-an de februaro) mortis Philip José Farmer, usona auxtoro kiu verkis scienc-fikciajn librojn kaj novelojn.
Farmer ofte uzis Esperanton en siaj verkoj - vidu la scienc-fikcian pagxon de Don Harlow.
If you are an active esperantist in the U.S.and would like to get notified when someone within 50 miles of you asks Esperanto-USA for information about Esperanto, please let me know. I will add you to our Local Contacts database.
Mia patrino nenian havis iu ajn intereson pri Esperanto, ĝis kiam mi translokiĝis al Kalifornio por labori ĉe la Centra Oficejo de Esperanto-USA. Eĉ tiam, ŝia intereso estis nur patrina intereso pri ida agado.
Sed lastatempe, ŝi vidis televidan programon pri la scienca foiro, kiu okazis ĉe MIT (Masaĉusets-a Instituto de Teknologio), kaj ŝi lernis, ke la partoprenantoj, studantoj el multaj landoj, ne povis bone interparoli, por ke ili ne havas komunan lingvon. Ŝi tujtuj komprenis, ke Esperanto estus ĝusta, taŭga solvo por tiu problemo.
Esperantistoj kompreneble fieras pri la fakto, ke jam aperis en Vikipedio pli ol 100,000 artikoloj en Esperanto.
Fakte, laŭ la lastatempaj statistkoj, estas 100,628 en Vikipedio.
Tamen, laŭ la sama statistiko, estas 117,290 artikoloj en Vükiped, la Volapüka versio de Vikipedio!
Estas konata, ke estas preskaŭ 20-30 parolantoj de Volapük en la mondo. Do, kiel ĉi tiu eta aro de homoj povas skribi tiel grandan kvanton de artikoloj?
Dorothy Holland requested the following announcement:
Every year the Central Office collects reports from E-USA committee heads and commisioners, and publishes them in a booklet which is distributed at the Annual Convention.
This year the reports are available online.
See
Jarraportoj or go to "Board of Directors" and then "Jarraportoj ĉe la LK".