Skip to content

Haruo Ros's blog

NOREK - Sidney, BC - Sept 11-13

La unua bulteno de NOREK 2009 - kiu okazos en Sidney (Brita Kolumbio, Kanado) inter la 11-a kaj la 13-a de septembro - legeblas tie ĉi en la nova retejo de Seatla Esperanto-Societo.

The first announcement of NOREK 2009 - which will take place in Sidney, BC, September 11th to 13th - may be seen here at the Seattle Esperanto Society's new webpages.

Kunvenu kun ni tie.

June 16, 2009 by Haruo Ros

ACTFL convention in San Diego, November 2009

The American Council on the Teaching of Foreign Languages (ACTFL) will hold its annual convention in San Diego on November 20-22, 2009. Mar? ;-)

Brian Kaneen ĵus informis min pri tio. Estas jam tro malfrue por proponi programeron, sed eble ankoraŭ eblus mendi ekspozician tablon (700 USD).

Haruo

June 12, 2009 by Haruo Ros

Kelkaj fotoj de Les pri NOREK

Les Kerr metis kelkajn fotojn pri nia ĵus finiĝinta NOREK en albumon ĉe PicasaWeb, jen ĉi tie. Kvankam nombre ni ne imponis, ĉiuj (laŭ mia takso) ĝuis la aranĝon, kaj ni povis krei gravajn kontaktojn loke, i.a.

October 14, 2008 by Haruo Ros

NOREK - 10-12 okt - Eastsound WA - Jaro de Lingvoj

Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco okazos post du semajnoj, 10-12 oktobro, en Eastsound, Vaŝingtonio. La ĉefhotelo estos Outlook Inn. Pro sanproblemo flanke de la ĉeforganizanto (ROS' Haruo) la planado kaj reklamado malbone progresis ĝis nun, tamen esperantistoj el Seatlo kaj Viktorio, kaj espereble aliaj regionaj lokoj, ĉeestos kaj ĝuos la babiladon; ĉiuj estos bonvenegaj, eĉ krokodiloj kaj fremduloj ;-).

September 24, 2008 by Haruo Ros

NOREK 2008 (kaj 2010) - korektita!!

NOREK (Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco) okazos en Eastsound (Vaŝingtonio), ĉe la historia hotelo Outlook Inn—if you're lucky, you may sleep in the same room where Richard Geoghegan slept lo these many years past—la 10an-12an de oktobro. Detaloj baldaŭ haveblos pri kotizoj, luprezoj ktp.

Kaj por 2010, SESano Jim Droege, kiu nun transloĝiĝas de Sauda Arabio al Pakistano, invitis NOREKon al Bremertono, kie lia konstanta loĝejo sidas malloĝata.

Haruo

July 23, 2008 by Haruo Ros

Geoghegan bio group

Les Kerr and I have started a Google Group called Shamrocks on the Tanana to work on preparing David Richardson's manuscript by that title, his (English-language) biography of Richard Geoghegan, for eventual publication. Let us know if you are seriously interested in this project. Access is presently tightly restricted, but we may admit a coworker or two... ;-)

Haruo

January 23, 2008 by Haruo Ros

Zamenhoffesto de SES 2007

Zamfesto 2007

Dek ses seatlaj esperantistoj - po unu por ĉiu Regulo! - kunvenis por manĝi, babili kaj interdonaci helverdajn elefantojn ĉe la Olda Spageta Fabriko. Nia plej nova membro - pli ĝuste gasto, ĉar tio estis lia unua sperto en Esperantio - la indonezia klerulo Nabiel (3a de dekstre, apud mi) - permesis foti nin per sia fotilo...

Haruo

December 19, 2007 by Haruo Ros

Nova jahugrupo pri NOREK

Ĵus fondiĝis nova Jahugrupo por tiuj, kiuj planas kaj prizorgas la regionan kongreseton NOREK.

NOREK

NOREK 2007 ĵus finiĝis en Sidney, Brita Kolumbio, kaj la venontjara NOREK verŝajne estos en Eastsound, Vaŝingtonio (en bela insulo Orcas). Se vi volas frue informiĝi, aŭ se vi intencas prezenti ion aŭ alimaniere kontribui al la programo, konsilindas aliĝi al tiu grupo.

Haruo

September 25, 2007 by Haruo Ros

Kantu Kanade! at Seattle's NW Folklife

KIRO Newsradio 710 will be our sponsor (seriously!) when Seattle Esperanto-singers take the Narrative Stage tomorrow at Northwest Folklife. This will be the first Esperanto singalong in Folklife's 36-year history.

If anybody has a decent tape recorder and would like to tape us "Live! At Folklife!" this would be welcome.

May 24, 2007 by Haruo Ros

Eo elektronike en Sirion

Hodiaŭ matene en la preĝejo estis du gastoj, baptistoj el Sirio (urbo Homs). Ilia filo loĝas en Seatlo (alia filo en Montrealo) kaj tiu ĉi estas ilia dua vizito al Seatlo por viziti lin.

La edzino estas instruistino de la angla lingvo, kaj ŝi entuziasmiĝis kiam ŝi lernis (de Reiff "Mel" Olsen, ne de mi) ke mi parolas Esperanton. Ŝi diris, ke ŝi plurfoje aŭdis pri Esperanto, sed neniam vidis nek aŭdis ĝin.

October 9, 2006 by Haruo Ros

Poll

How often do you wear a green star? (or other identifying Esperanto symbols...):

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

AdaptiveThemes