SearchUser loginRecent blog posts
|
Tim Westover's blogRuĝvela Ŝipo![]() Mi havas pretendojn al verkista kapableco, kaj tial dum la lastaj kelkaj jaroj mi prilaboris faskon da noveloj. Nun mi provlegas, redaktas, kaj poluras. Sed por tio mi bezonas vian helpon! Iuj ajn komentoj, ĝustigoj, korektoj, kaj kritikoj estas bonvenaj -- afiŝu ĉi tie aŭ sendu ilin al tim.westover@yahoo.com. Ĉu la rakonto estas sukcesa? Kion mi faru por plibonigi ĝin? Tiu ĉi novelo gajnis la unuan premion por prozo en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj aperis en Beletra Almanako I. Mi tamen faris plurajn ŝanĝojn ekde tiam kaj ankoraŭ ne kontentas.
"Kvin Virinoj de Amoro"![]() Antaŭ kelkaj monatoj oni diskutis la (mal)belecon de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive "Kvin Virinoj de Amoro" (tr. Miyamoto Masao). Oni taksis tiun libron unu el la plej malbelaj, laŭ aspekto. Sed jen alia eldono:
Ĉu ne bela? Preskaŭ Stafeto-eca. Tiu kovrilo tre plaĉas al mi. Mi scivolas, kial oni ne simple prenis tiun ĉi kovrilon por postaj eldonoj. Povas esti, ke antaŭ la tempo de elektronika eldonado, aferoj ne estis tiel simple reuzeblaj.
Juĝante libron laŭ kovrilo![]() Mi faris afiŝon antaŭ kelkaj tagoj pri librokovriloj. La sekvanta diskuto estis interesa, kaj plaĉos al mi daŭrigi la diskuton ĉe Mi elektis fari blogon ĉe blogspot anstataŭ ĉi tie por ne superŝarĝi la Esperanto-USA retejon per tro da afiŝoj. Ĉe blogspot estas ankaŭ pli facile afiŝi bildojn. Se vi havas intereson pri Esperanto-libroj, bonvolu viziti http://kovriloj.blogspot.com/!
Jughante libron lau kovrilo![]() Mi scias, ke oni aforisme neniam juĝu libron laŭ kovrilo, sed mi devas konfesi, ke la plejmulton de Esperantaj libroj mi taksas malbelaj. Ofte la kovrilaj ilustraĵoj estas amatoraj, la papero estas tro maldika, kaj / aŭ la bindaĵo disfalas dum legado. Troviĝas multaj hejmprintitaj krampfitaĵoj, kiuj tute ne aspektas librece, kvankam la enhavo estas sufiĉe bona.
Poll about Bookstore Usage![]() One of Esperanto-USA primary services is our Bookstore, which offers members and non-members the opportunity to purchase a huge range of books and CD, subscribe to magazines, become a member of E-USA, renew your memberships, and make donations. E-USA is currently researching our online bookstore and trying to learn more about our customers (both members and non-members).
Artikolo che Libera Folio![]() Aperis interesa artikolo de Ken Miner (kaj pensinstigaj diskutoj kaj reagoj de aliaj legantoj) ĉe Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2007/kvalito-ne-kvanto-nemovada-esperantismo/ Plaĉas al mi la konkluda aserto de la artikolo: "Nur necesas tri paŝoj por 'propagandi':
Esperanto: The Aggressor Language![]() Esperanto: The Aggressor Language estas dokumento, kiun publikigis la usona armeo en 1959 / 1962. Pro la titolo, Esperantistoj supozas, ke temas pri "danĝeroj de Esperanto" aŭ malamika kontraŭstaro kontraŭ Esperanto. Sed, tio ne veras. En la broŝuro, la usona armeo proponas, ke "Aggressor" (tio estas, tiuj, kiuj ludas la rolon de la "malamika flanko" en militaj ekzercoj) uzu Esperanton por doni pli realisman etoson al militaj ekzercoj. Se ambaŭ flankoj parolas la anglan, oni povas subaŭskulti ordonojn kaj planojn. Tio ne eblus, se unu flanko uzus fremdan lingvon.
Shirt.Woot.Com![]() Woot.com estas populara retejo kiu vendas po unu varon tage, ofte kontraŭ granda rabato. Filia kompanio, Shirt.woot.com, lastatempe ofteris t-ĉemizon pri Esperanto: http://shirt.woot.com/Blog/BlogEntry.aspx?BlogEntryId=3676 Mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ estas havebla... Digg Esperanto Day 2007![]() Help us get more awareness of the upcoming Esperanto Day blogfest. Digg our post at http://digg.com/arts_culture/Esperanto_Day_2007_Write_About_Language_Issues. Speech at a local Rotary Club![]() Today I gave a speech to a local Rotary Club, the text of which (more-or-less) I've stuck here below. The crowd was a little older, a little conservative, and I wrote my speech with that in mind. It's also a group with strong local ties, and so I tried to bring some of that in towards the end. I'd be happy for your feedback, especially relating to factual errors or over-simplifications. -----
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||