Tim Westover's blog
Ne ĉiuj strangaj prepozicioj venas de Karolo Piĉ - mi trovis la jenan vorton en PIV hodiaŭ:
fri Prep[ozicio] signifanta: 1 ke la prezo inkluzivas la menciitan pagon: liveri varojn ~ dogano, pakmaterialo; ~ ĉiuj kostoj ktp. 2 ke la prezo inkluzivas la frajtopagon ĝis la menciita loko: liveri varojn ~ kajo, ~stacidomo, ~ landlimo, ~ hejmo, ~ Roterdamo ktp. Kp: afranki.
Nun mi povas mendi de nia Libroservo fri mia domo. Kompreneble tamen, la sendado ne estas "free."
NASK is the North America Summer Esperanto Course. It's the longest, most intensive program of its kind, and it's been creating Esperanto-speakers for almost 40 years.
I've had the good fortune to attend NASK six times (in 2000, 2001, 2002, 2004, 2005, 2007). The last two times, I wasn't a student, but the "helpinstruisto", who arranges afternoon / evening programs and weekend excursions.
I'm currently in a master's program with a number of MBAs and other business-minded folks. They're often very interested in the bottom line -- what's the "return on investment" (ROI) of a particular project? We got to talking about hobbies, and someone asked me why, of all the places that I could spend my time, I chose to put so much time and effort into Esperanto. What did I get out of Esperanto? What's my return on my investment of time into Esperanto?
These were the rewards that I came up with:
Ial mi havis en la menso, ke "surfaco" ne estas vera Esperanta vorto. Mi ne scias, de kie mi akiris tiun ideon - ĝi troviĝas en la Wells vortaro kaj antaŭe mi ofte uzis ĝin. Sed lastatempe mi zorge elprenis ĝin el miaj verkoj. Hodiaŭ mi finfine kontrolis en PIV kaj trovis la jenan "klarigon:"
Surfaco (1) Bildo de parto de ebeno per glata bildigo; disvolvebla ~o (tia, ke oni povas ĝin bildigi sur ebenon konservante ĉiujn distancojn en ĝi).
PIV 2005, p. 1101
Tiun difinon mi neniom ne komprenas. Ĉu temas pri io matematika?
I've just made a long post on why I think being a member of Esperanto-USA is valuable. Please read and comment. Esperanto-USA needs your support.
Esperanto-USA needs your membership. Here's why.
Mi havas pretendojn al verkista kapableco, kaj tial dum la lastaj kelkaj jaroj mi prilaboris faskon da noveloj. Nun mi provlegas, redaktas, kaj poluras. Sed por tio mi bezonas vian helpon!
Iuj ajn komentoj, ĝustigoj, korektoj, kaj kritikoj estas bonvenaj -- afiŝu ĉi tie aŭ sendu ilin al tim.westover@yahoo.com. Ĉu la rakonto estas sukcesa? Kion mi faru por plibonigi ĝin?
Tiu ĉi novelo gajnis la unuan premion por prozo en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj aperis en Beletra Almanako I. Mi tamen faris plurajn ŝanĝojn ekde tiam kaj ankoraŭ ne kontentas.
Antaŭ kelkaj monatoj oni diskutis la (mal)belecon de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive "Kvin Virinoj de Amoro" (tr. Miyamoto Masao). Oni taksis tiun libron unu el la plej malbelaj, laŭ aspekto. Sed jen alia eldono:

Ĉu ne bela? Preskaŭ Stafeto-eca. Tiu kovrilo tre plaĉas al mi. Mi scivolas, kial oni ne simple prenis tiun ĉi kovrilon por postaj eldonoj. Povas esti, ke antaŭ la tempo de elektronika eldonado, aferoj ne estis tiel simple reuzeblaj.
Mi faris afiŝon antaŭ kelkaj tagoj pri librokovriloj. La sekvanta diskuto estis interesa, kaj plaĉos al mi daŭrigi la diskuton ĉe
http://kovriloj.blogspot.com/.
Mi elektis fari blogon ĉe blogspot anstataŭ ĉi tie por ne superŝarĝi la Esperanto-USA retejon per tro da afiŝoj. Ĉe blogspot estas ankaŭ pli facile afiŝi bildojn.
Se vi havas intereson pri Esperanto-libroj, bonvolu viziti http://kovriloj.blogspot.com/!
Mi scias, ke oni aforisme neniam juĝu libron laŭ kovrilo, sed mi devas konfesi, ke la plejmulton de Esperantaj libroj mi taksas malbelaj. Ofte la kovrilaj ilustraĵoj estas amatoraj, la papero estas tro maldika, kaj / aŭ la bindaĵo disfalas dum legado. Troviĝas multaj hejmprintitaj krampfitaĵoj, kiuj tute ne aspektas librece, kvankam la enhavo estas sufiĉe bona.