Allan Fineberg's blog
La Esperanto-parolanta komunumo en Dua Vivo/Second Life estas tre vigla. Se vi ŝatus lerni pli pri Dua Vivo kaj niaj kunvenoj tie, iru al:
http://www.freewebs.com/duavivo/kunvenojenduavivo.htm
La DVUK=Dua Vivo Universala Kongreso okazos la 6an kaj 7an de oktobro, dum 24-hora periodo.
Prelegoj de Renato Corsetti, Anna Lowenstein, kaj Katalin Kovats estos prezentataj, kaj aliaj programeroj sendube altiros vian atenton.
“In Beijing, Orwell goes to the Olympics” estas la nomo de artikolo de Ross Terrill en The New York Times. Temas pri la strebado flanke de la ĉina registaro antaŭ la komenciĝo de la Olimpikaj Ludoj venontjare iom glatigi la vojon por turistoj kiuj vizitos Ĉinion el multaj landoj.
Pasintdimanĉe, mi havis la plezuron renkonti internacian aron de verduloj por babilado kaj interamikumado. Pere de Second Life/Dua Vivo, mi pasigis du iom strangajn tamen tre ĝojigajn horojn en la "metaverso" de Dua Vivo. Ni renkontiĝis en regiono nomita Capitol City/Ĉefurbo de tiu tre vasta kaj preskaŭ neimageble kompleksa ret-programo.
Espereble, ni renkontiĝos ĉiudimanĉe je 1500, usona orientmarborda tempo.
Por plua informo, kontaktu min: allan.fineberg@gmail.com
Por informiĝi pri Second Life, legu en Wikipedia/Vikipedio. (Wikipedia havas la pli ampleksan artikolon)
My Uncle Sidney and Aunt Pearl were intellectuals. They loved the arts, ate healthy foods before it was cool to eat healthy foods, and always voted for the right party, unlike me, who always voted Socialist Labor.
And they liked to use their smattering of French to enjoy the culture of French-speaking lands. I was talking with Aunt Pearl when I was a teenager, and she was delightedly telling me about their last vacation in France.
Now understand this: they were liberals, dedicated to the notion that all people are created equal.
Kiam mi junaĝe eklernis Esperanton, inter miaj esperanto-parolantaj amikoj estis Joel (Joĉjo)
Silverman, kaj lia edzino
Phyllis/Feliĉa. La du estis ĉarmaj, amikemaj kaj tre bonaj Esperantistoj.
Joĉjo estis vere elstara.
Li tre lerte majstris la lingvon, kaj ĉiam li havis interesajn rakontojn pri verdlingvaj spertoj kiujn li havis en diversaj landoj. Dum jaroj, Joĉjo aktiviĝis inter la nov-jorka Esperantistaro.
Kaj subite, strange, li kaj
Feliĉa kabeiĝis. Ili malaperis el la esperantlingva mondo,kaj neniam plu havis kontakton kun iliaj eks-amikoj.
La nova novelo de Michael Chabon, "The Yiddish Policemen's Union," jam estis en la furor-listo de The New York Times. Kvankam ĝi estas en la angla lingvo, ĝi tamen havas ian allogon por verdlingvanoj.
Unu el la plej gravaj lokoj menciitaj en la libro estas la Hotelo Zamenhof, kie afiŝoj aperas diversloke surhavantaj Esperantajn vortojn. Ekzemple, apud la necesejoj, latunaj afiŝoj aperas kun la vortoj "vira necesejo," aŭ "virina necesejo."
Antaŭ jaroj, mi ofte uzis la babilejon Paltalk por voĉe babili kun aliaj E-parolantoj.
Nun mi deziras denove trovi aktivan voĉan babilejon. Ĉu iuj ĉi tie uzas babilejon por voĉe babili kun aliaj samideanoj?
Michiko Kakutani, libro-recenzisto de
The New York Times, recenzas hodiaŭ novan novelon de Michael Chabon. Ĝia titolo: "The Yiddish Policemen's Union."
Temas pri mondo en kiu Israelo estis venkita post la klopodo establi judan ŝtaton en Palestino, kaj multaj judaj fuĝintoj el la Holokaŭsto trovas hejmon en Slitka, Alasko. Granda ero en la novelo estas la Hotelo Zamenhof, kie afiŝoj estas en Esperanto.
"Since the collapse of his marriage, Landsman has been living in the seedy Hotel Zamenhof,"
skribas Kakutani.
Countee Cullen estis elstara nigrula poeto dum la "Harlema Renaskiĝo." Lia poemo "Incident" estas emociiga rakonto en nur kelkaj vortoj pri rasismo. Jen mia ne-tre-lerta traduko el la angla en Esperanton:
Okazintaĵo
Foje rajdante en malnova Baltimoro,
Ĝojoplena,
Mi vidis junan knabon, kaj li vidis min.
Mi ja estis eta okjarulo,
Kaj li samaĝulo,
Do mi ridetis,
Tamen li eligis sian langon,
Kaj kriis, "Finigrulo!"
Mi vidis la tuton de Baltimoro,
Ekde Majo ĝis Decembro,
Sed el ĉio kio okazis tie,
Nur tion mi memoras.
Komento: