NJ_Esperantist's blog

El Nov-Ĵerzejo

NJ_Esperantist's picture

Hieraŭ, ses Esperantistoj el Nov-Ĵerszejo kunvenis por la septembra renkontiĝo, ĉe Panera Bread en Fair Lawn. Estas tre interesa kaj agrablega afero, eĉ por timemaj Esperantistoj! Du el la ĉeestantoj estas japanoj kaj rakontis pri aferoj tie.

Dum la kunveno mi eltrovis ke mi estas elektita prezidanto de nia humila grupo. Kia Afero!

Ni decidis ke la venonta renkontiĝo, por Zamenhof Tago, estos proksime al Princetono por ke Esperantistoj el la suda parto de nia ŝtato povos pli facile ĉeesti. La dato por la renkontiĝo estos la 6an de decembro, la loko estas ankoraŭ trovenda.

Ludi per Esperanto

NJ_Esperantist's picture

Mi ne estas avida komputil-ludanto, sed mia naŭ-jara filino tre amas la ludon 'World of Warcraft' (ankaŭ mia edzino amas kaj ludas ĝin.) Mia filino ludas per multaj (Mmm) rolantoj. Ŝi petas ke mi nomu unu rolanton kaj por tio mi elektis la nomon Sorchisto. Sorchisto estas sorchisto ĉe Aerie Peak.

Ĝis nun neniu demandis pri la nomo, tamen mi petis ŝin informi min se tio okazos.

Ĉu estas aliaj ludantoj de WOW kiu parolas Esperanton?

Renkontiĝo en Septembro

NJ_Esperantist's picture

Renkontiĝo en Septembro

La venonta renkontiĝo de la Esperantistoj de Nov-Ĵerzejo estos

sabate, 20an de septembro, 2008 1:00 ptm

Ĉe Panera Bread, Fair Lawn, Nov-ĵerzejo

23-02 Fair Lawn Ave, Fair Lawn, NJ 07410

Por trovi nin, bonvolu serĉi la Esperantan flagon ĉe nia tablo, aŭ simple serĉu la homojn kiuj parolas en Esperanto.

Demandoj pri la afero? Kontaktu nin!

Allan Fineberg allan.fineberg@gmail.com
Dave Rutan nj_esperantist@yahoo.com

======================

The next gathering of the Esperantists of New Jersey will be on

Saturday, September 20, 2008

Play with Esperanto?

NJ_Esperantist's picture

Can we, as Esperantists, play with Esperanto? I'm not asking if we can, or even should tinker with the mechanics, or word stock, or grammar of our language. I'm asking if we can use Esperanto in our everyday lives as Americans who speak Esperanto.

Okazoj en Nov-Ĵerzejo

NJ_Esperantist's picture

Hieraŭ nia eta grupo en Nov-Ĵerzejo renkontis en New Brunswick, NJ ĉe la Universitato de Rutgers. Estis kvar partoprenantoj sed eĉ tiu malgranda nombro estas pli ol nulo. Ni kuniĝis en la malfermita manĝovendejo de la Studenta Centro kaj babiladis. Estis tre agrabla afero kaj verŝajne ni faros ĝin refoje ĉar la universitata loko estas senkosta, facile trovebla kaj apude ofertas diversajn manĝaĵojn aĉeteblajn.

Ni laboru kaj esperu,

Dave

Publika Kantado

NJ_Esperantist's picture

Nu, lastanokte mia bona edzino prezentis mallongan Esperanto-kanton en sia lerneja koncerto. La tria-klasanaj infanoj kantis 'Filozofio' de Kajto inter aliaj kantoj anoncitaj kiel 'Nokto de Internaciaj Popolkantoj.' La infanoj faris la kanton tre bone. Laŭ mia edzino ili tre avidis pri la lernado de la kanto kaj ĝuis kanti ĝin.

Mi ne scias ĉu iuj plenkreskuloj nun pensas pri nia lingvo, sed mi scias ke almenaŭ la infanoj interesetas pri ĝi. Eble en la estonteco...

Ni Laboru kaj Esperu!

Dave RUTAN

Eta(?) Rutgers Renkontiĝo

NJ_Esperantist's picture

Mi invitas vin al neformala renkontiĝo por Nov-Ĵerzejaj Esperantistoj ĉe la Universitato de Rutgers, la 17an de majo 2008. Ni kunvenos en la manĝejo de la Student Center ĉirkaŭ 1:00 ptm. Simple serĉu la flagon de Esperanto por trovi nin. La Student Center de Rutgers lokiĝas ĉe 126 College Avenue, New Brunswick, NJ.

Vi ne devas esti studento ĉe Rutgers por partopreni kaj tial vi ne bezonas Student-identigilon. Se vi uzos la apudan aŭtoparkejon vi povas ricevi unu-tagan permesilon ĉe la enirejo de la Student Center.

Novaĵo el Nov-Ĵerzejo

NJ_Esperantist's picture

Mia ekpozicieto ĉe la loka biblioteko ĵus finiĝs. Tamen, ĝis nun mi ne rimarkis eĉ unu Informpeton al E-USA el mia ŝtato. Eble neniu rimarkis la ekpozicieton. Eble neniu interesiĝis pri Esperanto. Iukaze dum aprilo la studentoj de mia kara edzino kantos publike dufoje(!) unu mallongan kanton en Esperanto. Unu el la 'koncertoj' okazos en loka vendejaro. Ni esperu ke la faro interesos iun. Mi atendas la multajn Informpetojn. ;-)

En alia novaĵo, ŝajnas ke la Esperantistoj de Nov-Ĵerzejo renkontiĝos en printempo ĉe la Universitato de Rutgers (New Brunswick.) Pli da informo venas.

Komunikado estas Grava Afero por N-Ĵo

NJ_Esperantist's picture

Mi invitas ĉiun Esperantiston en la regiono de Nov-Ĵerzejo aniĝi la antaŭ longe fondita Jahugrupo por Nov-Ĵerzejanoj.

Komunikado inter la samŝtatanoj estas grava afero por aranĝi kunvenojn inter ni. Mi volas trovi ĉiun el la kaŝitaj Esperantistoj en mia Ŝtato, kaj estas malfacila afero necesi ke mi krom-kopiu al iu ajn kiu ne estas ano de la grupo, sed ja estas Esperantisto en aŭ apud N-Ĵo.

Mi volas aranĝi renkontiĝon en la frua somero (aŭ tre malfrua printempo,) apud Princtono.

Dave
la grumblanta Esperantisto

Plua Provo

NJ_Esperantist's picture

En la fruaj 1990-aj jaroj, mi provis komercan afereton pri Esperanto. Mi fabrikis permane butonojn surhavantaj Esperantajn vortojn aŭ frazojn. Mi vere devas diri ke la afero ne estis granda financa sukceso, tamen mi ŝatis desegni la butonojn.

Unu el la bonaj ideoj mi havis tiam estis la desegno (farite de mia amiko,) por la T-ĉemizo pri “Onklo Zam Bezonas Vin!” (haveble per la E-USA retbutiko.) Tio ĉemizo estas eble la plej bona ideo kiun mi ĝis nun elpensis.

Syndicate content