Skip to content

Ĝeraldino Vrajto's blog

Prypiat

Ĝeraldino Vrajto's picture

Mi rigardis la urbeton Prypiat-on per la Google Earth aplikaĵo kaj iris al la TTT-ejo http://www.pripyat.com/en/ por rigardi fotojn de ĝi. Estis sperto melankolia. Iom post iom la arbaro konkeras la urbon. Bestoj sovaĝaj vagas en la stratoj. Arboj kreskas ĝis ke iliaj branĉoj kaŝas la domojn. La konstruaĵoj iĝas ruinaĵoj, kun fenestroj rompitaj kaj tegmentoj disfalantaj. Greso fendas la asfalton de la stratoj kaj parkejoj. Igis min opinii ke estus plej bone lasi la arbaron venki la urbon. Ni havis la oportunon zorgi por la areo kaj fiaskis.

February 2, 2007 by Ĝeraldino Vrajto

Filmfesto en Vasxingtono, DC

Ĝeraldino Vrajto's picture

Lokaj Esperantistoj, kiuj logxas proksime al Vasxingtono, DC, kunvenis por spekti la filmon "Gerda Malaperis" sabadon, la 20-an de januaro. La festo okazigxis cxe mia domo. Bonsxance la negxo ne alvenis gxis dimancxo! Sidante antaux la lignoforno, ses samideanoj gxuis la filmon, la babiladon, la mangxetojn, kaj karesadi la dombestojn. Estontaj kunvenoj okazigxos cxe kafejo Cosi en Kapitola Monteto. Cxiuj Esperantistoj invitigxas.

Amike
Gxeraldino VRAJTO (Gxernjo)
gw_grin cxe yahoo punkto com

January 22, 2007 by Ĝeraldino Vrajto

Festo por spekti la filmon "Gerda Malaperis"

Ĝeraldino Vrajto's picture

Cxe la 20-a de januaro mi havos feston cxe mia domo por spekti la filmon "Gerda Malaperis". Tiuj, kiuj logxas proksime al Vasxingtono, DC, invitigxas. La horo de la festo estos 2 PM. Mi provizos mangxetojn kaj trinkajxojn. Tiuj, kiuj havas alergiojn notu: mi havas katojn kaj hundon. Bonvolu min kontaktu por havi direktojn al mia domo.

Amike
Gxeraldino VRAJTO (Gxernjo)
gw_grin cxe yahoo punkto com

January 9, 2007 by Ĝeraldino Vrajto

Pagxo por anonci kunvenojn de lokaj grupoj

Ĝeraldino Vrajto's picture

Mi opinias estus bone havi pagxon en la TTT-ejo de ELNA por anonci kunvenojn de la lokaj grupoj. Kion vi opinias? Cxu iu ajn uzi tian pagxon? Kiel gxi devas organizigxi?

Amike
Gxeraldino VRAJTO (Gxernjo)
gw_grin cxe yahoo punkto com

December 29, 2006 by Ĝeraldino Vrajto

Decembra kunveno de E-istoj en Vasxintono, DC

Ĝeraldino Vrajto's picture

Dimancxon, 18-an de decembro, Esperantistoj de la areo vasxintona kunvenis cxe la kafejo Cosi en Kapitala Monteto por babili kaj trinki kafon. Januare ni planas havi bankedon zamenhofan kaj "Gerdan Feston" cxe mia domo, por spekti la filmon "Gerda Malaperis". Cxiuj invitigxis. La Gerda Festo havas daton 20-a de januaro, cxe 2-a horo. Min kontaktu por ricevi direktojn al mia domo. La zamenhofa bankedo ankorau havas nek daton nek lokon.

Amike,
Gxeraldino VRAJTO (Gxernjo)
gw_grin cxe yahoo punkto com

December 19, 2006 by Ĝeraldino Vrajto

Decembra kunveno de E-istoj en Vasxingtono, DC

Ĝeraldino Vrajto's picture

Ni kunvenos dimancxon, 17. Dec 2006, je la 2-a ptm, kafejo Cosi, 301 Pennsylvania Ave, SE (cxe la sudorienta angulo de 3rd & Pennsylvania, SE), Kapitola Monteto, Vashingtono. Ni diskutos cxion kaj ion ajn esperantan. Komencantoj kaj progresintoj bonvenas. Kunprenu ion ajn kion vi volas studi kaj/aux diskuti.

Amike
Gxeraldino VRAJTO (Gxernjo)
gw_grin cxe yahoo punkto com

December 12, 2006 by Ĝeraldino Vrajto

Kunveno de loka grupo en Vasxingtono, DC

Ĝeraldino Vrajto's picture

Dimancxe, 19-e de novembro, la loka grupo de Vasxingtono, DC, kunvenis cxe la kafejo Cosi (301 Pennsylvania Ave, SE, Kapitola Monteto) por babiladi kaj plani estontajn eventojn kaj trinki kafon. Cxiuj amuzigxis kaj la gvidanto de la grupo, Jim Ryan, alportis diversajn esperantlingvajn librojn de Brazilo por doni al ni. Al mi, senkostaj libroj estas cxiam bonvenigataj! :o) Decembre ni havos bankedon por celebri la naskigxdaton de Zamenhof, eble cxe la 9-a au la 16-a. Januare ni havos "Gerdan Feston" por spekti la filmon "Gerda Malaperis". Provizore la dato estas la 20-a de januaro cxe mia domo en University Park, MD. Tiuj, kiuj volas cxeesti la Gerdan Feston, bonvolu min informu, por ke mi povas pretigi la mangxetojn.

November 22, 2006 by Ĝeraldino Vrajto

Bonega bulteno!!

Ĝeraldino Vrajto's picture

Mi jxus finis legi la ELNA-an bultenon 2006/3_4-an. Tre agrabla! Dankon kaj gratulon Jxenja kaj Joel, kaj cxiuj kiuj kontribuis artikolojn kaj historiojn.

Amike
Gxeraldino VRAJTO
gw_grin cxe yahoo punkto com

October 17, 2006 by Ĝeraldino Vrajto

What's going on?!

Ĝeraldino Vrajto's picture

Folks, I am going to write this in English because I am in enough of a state of shock to be unable to put it into Esperanto. I have yet another experience of trying to bring up Esperanto in a conversation, only to have someone respond in a visceral, knee-jerk fashion that it was a failure, it was a dead language, no one uses it etc etc. And, as before this wasn't just a neutral observation, but a very emotionally laden assertion. Nothing I could say made the slightest difference. They were convinced that Esperanto was just plain a dumb idea that should be buried. They thought I was a kook for supporting it.

October 15, 2006 by Ĝeraldino Vrajto

Kunveno de loka grupo en Vasxingtono, DC

Ĝeraldino Vrajto's picture

Sabate, pasinta semajno, kvar esperantistoj kunvenis cxe Cosi, kafejo je Capital Hill (Holmo Kapitala) por babili kaj gxui kafon. Estas 3 novicoj: mi (Gxeri), Jeb kaj Ursula, krome spertulo Jim Ryan. Ni planas kunveni monate, kaj invitas aliajn Esperantistojn kunveni kun ni.

Amike
Gxeraldino VRAJTO
gw_grin cxe yahoo punkto com

September 18, 2006 by Ĝeraldino Vrajto

Poll

How often do you wear a green star? (or other identifying Esperanto symbols...):

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

AdaptiveThemes