Blogs
Artikolo, kiun mi verkis pri alternativ-realaj ludoj, ĵus aperis ĉe Libera Folio: Esperanto kiel virtuala realo. Mi dum kelkaj monatoj pensas pri tiu ĉi ideo: mi prelegis unue ĉe TAKE and refoje ĉe ARE kaj konstatis kelkajn novajn aferojn ambaŭfoje. Interesos min ekscii kion pensas aliaj.
Antaŭ unu jaro, oni diskutis en UEA e-poŝtlisto pri la egaleco de kotizoj. Kanadano plendis, ke la kotizo al li estis CAD $86 kontraŭ USD $72 por usonano, malgraŭ la (tiam) egaleco de la valutoj.
Nun la afero malsamas. La kotizo al kanadano refoje estas CAD $86, sed laŭ la nuna kurzo, tiu egalas eble USD $68. Samtempe, la kotizo al usonano kreskis al USD $79. Nesurprize, mi vidis neniajn plendojn de alilanduloj, ke ili pagos tro malmulton. (La kotizo al eŭro-uzantaj landanoj, EUR €59, egalas ĉirkaŭ USD $75.)
Kompreneble, tio estas neeviteble problemo, kiam kurzoj ne estas fiksitaj. La kotizo al iu persono (en iu lando) estu iom stabila de jaro al jaro, kaj nek ŝveli nek ŝrumpi nur pro malstabilaj kurzoj. Samtempe (parolante nur pri riĉaj landoj), la kotizo en iu lando estu proksimume egala al tiu en iu alia lando.
La CO bone bilancas tiujn celojn. La financa krizo ne faciligos la aferon.
Lastajare, ĉe la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto, mi laŭtlegis serion da hajkoj kiujn verkis Istvan Bierfaristo: Jaro Plena je Hajkoj. Estis 13 hajkoj, unu por ĉiu monato de jaro, kun plia hajko por la sekvonta januaro. Ili temis plejpare la vivon de esperantisto -- almenaŭ la sperto de unudu esperantistoj.
Antaŭ kelkaj monatoj, estis anonco de la revuo Taj Mahal Review celis eldoni specialan kajeron pri Esperanta poezio kaj literaturo. Mi ensendis la hajkojn kaj oni ĵus sciigis min ke ili estis akceptitaj! Ili aperos en decembro.
Multe dankinde al Steve WAGENSELLER, Esperanto USA mendis malgrandan reklamon en la angla-lingvo gazeto "Language Magazine" kontraŭ $1100.
La reklamo plejparte penas vendi "Pasporto al la Tuta Mondo"-on, sed samtempe propagandas Esperanton mem.
Mi informos ĉi tiun retpaĝaron kiam ĝi estas aperinta.
Kial estas ke neniam pluvas, sed inundas? Dum la somero, nia loko grupo iom lamis. La studentoj estis for kaj mi ofte vojaĝis. Ni apenaŭ kunvenis dum la tuta somero. En la komenco de aŭtuno, ni sentis la mankon de la studentoj kiuj diplomiĝis kaj foriris. Ni renkontis kelkfoje ĉiaokaze. Tiam, dum mi estis ĉe ARE, mi ricevis peton de nova studento ĉe Hampshire College kiu iom scipovis Esperanton kaj volis plibonigi lian mastrumadon de Esperanto kun la celo instrui januaran kurson pri Esperanto ĉe Hampshire. Li, tamen, ne povis renkontiĝi je la vespero kiun ni estis elektitaj.
D-ro READ petis min fari ret-butonon por revuo kiu baldaŭ eldonos reklamon pri Esperanto-USA kaj proponis ankaŭ havi ret-butonon pri ni ĉe sia retpaĝaro. Jen tio, kion mi faris:

Aliaj rajtas uzi ankaŭ:
Komentu, se vi volas proponi kiel mi plibonigu ĝin estontece.
Jen ligo al la retpaĝaro de la Amerika Komisiono de UEA.
http://ameriko.org/
Tie troviĝas informo pri la kongreso en Montrealo, kiu estis la kunkongreso de TAKE kaj Esperanto-USA.
- filipo
Ĝi estas oficiala: nun eksistas esperantlingva versio de Fajrovulpo (Mozilla Firefox)!
Last year, I purchased from the UEA Katalogo a short video DVD (12 minutes) about a teacher in Togo who looked to improve the educational system in his country.
Now said teacher, an Esperantist, is in trouble. With the UEA, no less.
Thursday night I gave a talk to five people at the public library here in Austin, Texas. The Austin library has purchased some Esperanto novels for their "World Literature" section.
They contacted the central office, and Bill put them in touch with me. They quite often have similar talks as part of a regular series.
Based on the questions and reaction from the crowd, I think it went rather well. My friend John Underwood should up and was able to add some counterpoint to my lecture.