Skip to content

Bona semajna kunveno

limako's picture

Dum la pasintaj semajnoj, mi tro okupiĝis por kunveni kun la lokaj samideanoj. Ĉisemajne, tial, mi tre ĝojis renkontiĝi kun miaj amikoj. Ni estis sep. Venis nova komencanto de Hampshire College.

Ni kunvenis, kiel kutime lastatempe, ĉe Barts, en la mezo de Amherst. Ĝi estas bona loko ĉar eblas atingi ĝin per aŭtobuso facile de kaj Hampshire College kaj UMass. Ili havas sendratan retkonekton kaj ne plendas se ne ĉiuj aĉetas ion por manĝi aŭ trinki. Mi aĉetis taseton da kafo -- la kafo tie estas bongusta.

Ni festis la 100an naskiĝdaton de Ivo Lapenna. John Wells atentigis min ke ni kunvenis je lia naskiĝtago. Tonjo atentigis min ke ne ekzistis paĝon ĉe la angla vikipedio pri d-ro Lapenna, do mi minimume verkis paĝeton.

Roger kunportis kopiojn artikolon por disdoni de la revuo Pakn Treger kiu temis Zamenhof. Bedaŭrinde la artikolo ankoraŭ ne haveblas ĉe la reto. La Jida Libro-Centro kiu eldonas la revuon estas en Amherst apud Hampshire College. Ili estis invitunta Esther Schor por prelegi pri Esperanto en la aŭtuno ĉijare, sed ŝi devis nuligi la inviton pro familiaj devoj.

Ni ankaũ provis skajpi kun la Esperanto-grupo ĉe la Universitato de Ilinojo. Montriĝis, tamen, ke la microfono de mia komputilo ne funkciis (mi ne antaŭvidis la bezonon skajpi kiam mi forlasis la domon kaj tial tiutage mi kunportis la linuksan komputilon kaj lasis la makintoŝon ĉehejme). Ni povis intertajpi kaj eĉ vidi ilin per la kamerao. Fakte, ni povis aŭdi ilin, sed ili ne povis aŭdi nin. Ni ridis, svingis la manojn kaj grimacis unu al la alia. Verŝajne eĉ pli amuze ol se ni provis aŭskulti ilin, pro la bruo en la restoracio.

Nun ni devas pripensi kion fari por Esperanto-tago. Onidiras ke estos granda festo en NovJorkUrbo -- mi devas esplori kaj decidi ĉu mi volas vojaĝi al la urbo por la tago.

November 7, 2009 by limako
AdaptiveThemes