Skip to content

Timo de la senintenca idiotismo

(Rimarku: Mi ne estas linguisto, nek gramatikisto, nek lingvospertulo. Mia uzado de "idiotismo" estas verŝajne nepreciza, eble eĉ malĝusta, sed mi esperas ke miaj ideoj estas iel klaraj.)

Kiel mi daŭrigas mian esperanton, mi fariĝas malpli konscia pri tio kion mi volas diri; la vortoj ofte simple venas. (Bonan aferon, ĉu ne?) Sed, de tempo al tempo, mi volas esprimi ion kion mi scias kiel mi dirus angle, sed mi ekscivolas ĉu la esprimo estas idiotismo.

Idiotismoj estas tre kutimaj en aliaj lingvoj. Ke iaj esprimoj estas idiotismoj evidentas, ekzemple "pluvas katojn kaj hundojn," "pluvas ŝnuregojn," ktp. Iuj tipoj estas malpli evidentaj. Konsideru "How's it going?" aŭ "Wie geht's?" ("Kiel (ĝi) iras?") en la angla kaj la germana. Kio precize estas "ĝi"? Vivo? Sorto? La tuto de oniaj aferoj? Kie "ĝi" "iras"? Hejmen? Kaj kial "ĝi"-a movanta maniero influas mian staton? Esperanto havas nenian problemon ĉi-kaze: "Kiel vi fartas?".

Kvankam idiotismoj ja faras lingvon pli buntan, estas bone ke Esperanto evitas ilin. Tiel estas pli malgranda ŝanco por konfuzo. Kompreneble, oni povas uzi metaforojn eĉ en Esperanto.1 Sed kiam metafora esprimo atingas tia stato, kia aŭskultantoj povas miskompreni, eble estas problemo.

Estas vere, ke idiotismoj estas problemoj por lernantoj de ĉiuj lingvoj. Sed estas iom malsimile por Esperantistoj, ĉar estas unu el la celoj de la lingvo esti facile komprenita. Ni ne volas lerni idiotismoj; kontraŭe, pro interkompreni, ni volas lerni uzi neniom da idiotismoj aŭ almenaŭ malmulte.

Nun pensu pri "tempo". Se mi volas diri "Mi ne havas sufiĉan tempon."2 Ĉu mi rajtas diri tion? Se mi parolas kun samideano en Ĉinio3, ekzemple, ĉu li komprenos? Ĉu oni vere "havas" "tempon"? Ĉu tiu malkonkreta ideo haveblas? Ĉu oni povas posedi ĝin? Do mi devas paŭzi kaj pensi pri tio. Kaj mi ne ĉiam certas. Estas multaj aliaj ekzemploj.

Post kelkaj okazoj, mi ektimetas ke mia parolo eble enhavas idiotismoj kiujn mi ne konstatas aŭ komprenas. Do, la timo de la senintenca idiotismo.

Ĉu aliaj iam ajn spertas similan timon? Komentojn?

Mi certas ke kun sperto, oni ne devas pensi pri tiaj aferoj. Mi antaŭgojas tian tempon kiam mi ankaŭ ne devas prizorgi ilin.


1 Kaj, interese, metaforoj kutime havas gravan rolon ene de idiotismoj.

2 Fakte, oni ja povas diri tion. (Def. 1b en la Reta Vortaro ).

3 Ĉi tie mi elektas lingvon tre malsimilan al la angla. Mi ne konas la ĉinan, bedaurinde, kaj ĉu tipa ĉino konus la esprimon. Mi suspektas ke eble jes, sed mi ne scias. Nur ekzemplo.

November 3, 2009 by bugo

Comments

Idiomo/Idiotismo

November 4, 2009 by Lee Miller, 2 weeks 3 days ago
Comment id: 3316

En Esperanto, la ĝusta vorto estas “idiotismo” por la angla “idiom”. La esperanta “idiomo” signifas “parola komunikilo de difinita homgrupo” (PIV). Ekzemple, “la idiomoj de Mez-Eŭropo”.

Vi pravas ke estas plej bone eviti nekutimajn esprimojn. Ekzemple, mi ofte diras en la angla “I slept like a rock”. Iam en Esperanto mi diris “Mi dormis kiel ŝtono”, kaj hungaro tute ne komprenis . . . en la hungara, oni diras “Mi dormis kiel lakto.”

Pri tempo, mi kredas ke la esprimo “mi (ne) havas sufiĉe da tempo” estas pli-malpli ĝenerale konata.

Tial estas bone legi esperantajn tekstojn de verkistoj el aliaj landoj kaj kulturoj. Multaj materialoj, ekzemple, haveblas de ĉinaj aŭtoroj . . . oni esploru kaj atentu al la lingvo-uzado en tiaj verkoj.

Lee

Ho, neniam fidu vorton krom

November 4, 2009 by bugo, 2 weeks 3 days ago
Comment id: 3318

Ho, neniam fidu vorton krom se vi legas la Esperantan difinon. :-)

Mi dankas vin. Mi korektos ĝin.

Ankaŭ "idiomaĵo"

November 4, 2009 by hoss, 2 weeks 3 days ago
Comment id: 3317

Mi foje vidas “idiomaĵo” kiel sinonimon de “idiotismo”. Laŭ la Reta Vortaro (ReVo), ĝi signifas “leksika aŭ frazeologia apartaĵo de iu idiomo, propra al ĝi sed nekutima aŭ eĉ tute nekomprenebla ekster tiu idiomo, precipe idiotismo.”

Rilate idiotismojn/idiomaĵojn, eĉ esprimoj similaj al aliaj jam konataj povas konfuzi. En “Metropoliteno” de Varankin mi iam trovis la esprimon “eltiri la kapon”, kiu laŭdire estas rekta traduko el la rusa. Unuavide, ŝajnis al mi ke oni eltirus la kapon por esprimi ĉagrenon aŭ frustriĝon, same kiel en la usonangla oni “pulls one's hair out”. Sed efektive temas pri tio, kion oni faras por pli bone aŭdi aŭ vidi ion – do pli simile al la usonangla “crane one's neck”, eble.

Teknike

November 4, 2009 by formiko, 2 weeks 3 days ago
Comment id: 3319

formiko's picture

Teknike, la prepozicioj estas idiotismoj! "I live "in" New York, "on" Main St, "at" the corner of 6th and Broadway. Kiel oni diras tiujn Esperante?
Mi loĝas "ĉe" NovJorko, "ĉe" Ĉefo Strato, "ĉe" la angulo de sesa kaj Brodvejo :)

(Ĉu "iraining cats and dogs" ne estas "lokucio"?)

Prepozicioj

November 5, 2009 by bugo, 2 weeks 2 days ago
Comment id: 3321

Kiel vere! Eĉ kiam mi elektis titolon por la skribaĵo, mi scivolis, "ĉu mi skribas 'Timo de...', kiel mi dirus angle, aŭ eble 'Timo al...', kiel mi legis ĉe la ReVo? Aŭ pro?"

Pri "raining cats and dogs": eble vi pravas; mi nur volas uzi troigan ekzemplon. Fakte, se oni demandus, mi ne certas kiel mi priskribus ĝin. :-) Verŝajne dependus je la tago.

pli pri idiotismoj kc

November 5, 2009 by Lee Miller, 2 weeks 2 days ago
Comment id: 3323

La difinoj en PIV2005 ne estas aparte helpaj . . .

idiotism/o Sintagmo propra al iu idiomo, sen sintaksaj similaĵoj en aliaj idiomoj

sintagm/o Unuo kun difinia sintaksa funkcio kaj rezultanta de kunigo de du aŭ pluraj morfemoj

lokucio Fiksa esprimo

Pli bona estas la difino de “idiotismo” el la originala PIV:

“Nelogika aparta vortokonstruo, propra al iu lingvo sed ne al aliaj.”

Kaj pri “lokucio”:

“Grupo da vortoj, tradicie fiksitaj por esprimi ofte renkontantan ideon.”

Ĉu tio entute helpas aŭ ne, mi ne scias. Tamen, mi opinias ke la ideo de “idiotismo” plej ofte rilatas al frazo, ne al unuopa vorto. Kaj gravas ke oni ne povas deĉifri la signifon per analizo de la vortoj. “It’s raining cats and dogs” signifas ke pluvegas, sed egale povus signifi ke pluvas brue, aŭ pluvas kun grandegaj akvogutoj, aŭ pluvas meze de batalo, kc. Simile, “I’m waiting for the other shoe to fall” vere havas nenian rilaton al ŝuoj . . . kaj la malnova idiotismo “that’s the cat’s pajamas” tute ne havas sencon por la plejmulto de katoj en la mondo.

Lee

AdaptiveThemes