Mi proponas ke la anoj de E-USA kiuj ankaŭ vizitas Duan Vivon establu E-USA-an Centran Oficejon virtualan tie. Oni povas lupreni ĉambron en la parcelo Esperanto-Lando, kaj ni povas enmeti informon pri E-USA, ligilon al la Retbutiko, formularo por membriĝi, ktp. Mi povas aĉeti membrecon pagan en Dua Vivo por lupreni la ĉambron. Se unu aŭ du aliaj povas aĉeti pag-membrecon, ni povas lukse mebli la ĉambron. Kiun vi pensas?
Ĝeraldino Vrajto (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com
Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK
Esperanto: Learning and Using the International Language.
By David Richardson.
See more recommendations for
beginners, next steps, and advanced readers.
Comments
Interesa Ideo
January 2, 2008 by Allan Fineberg, 1 year 46 weeks ago
Comment id: 1655
La ideo proponita far Ĝeraldina estas tre interesa, kaj meritas nian seriozan konsideron. Povas esti, ke kelkaj legantoj ne scias, pri kio temas Second Life/Dua Vivo.
Tiuj kiuj bezonas pli da informo pri Dua Vivo trovos detalojn ĉi-tie:
http://esperanto-usa.org/en/node/946