Mi ŝanĝis la aron da Esperantaj e-libroj en Projekto Gutenberg al la h-sistemo de literumado, por ke oni povas facile legi ilin per elektronika aparato kiu ne povas korekte montri la ĉapelitajn literojn. Vi povas trovi la librojn laŭ la h-sistemo ĉe mia retpaĝo:
http://esperanto.davidgsimpson.com/eo-gutenberg-hc.html
Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK
Esperanto: Learning and Using the International Language.
By David Richardson.
See more recommendations for
beginners, next steps, and advanced readers.
Comments
Ĉapeloj
January 7, 2008 by limako, 1 year 46 weeks ago
Comment id: 1659
Dankon ke vi faras havebla tiun laboron kiun mi supozas vi faris plejparte por vi mem, por ke vi legu ilin per iu malnova aparato.
Mi devas diri, tamen, kia ĝojo estas ke komputiloj nun simple povas bone trakti la ĉapelitajn literojn. Dum jaroj estis ĉiam granda strebo kaj disputo pri kiel meti ilin, ĉu per "h" aux per "x" (aux "^" aux "(" aux "'"). Kaj ĉu meti antaux la litero aŭ post. Kaj estis dum jaroj homoj kiuj proponis -- serioze -- ke Esperanto ne tauxgas por komputiloj nur pro tio ke ĉapelitaj literoj ne hazarde estis en ASCII.
--
Steven BREWER
Amazon Kindle?
January 7, 2008 by DavidSimpson, 1 year 46 weeks ago
Comment id: 1661
Ĉu vi aŭ iu scias ĉu aŭ ne la nova elektronika legilo "Amazon Kindle" povas montri la ĉapelitajn literojn? Mi mendis Kindle'on, sed ne jam ricevis ĝin. Se ĝi ne jam povas montri la literojn, mi legos la Gutenbergajn e-librojn laŭ la h-sistemo, kiun mi faris.
Bona demando
January 7, 2008 by limako, 1 year 46 weeks ago
Comment id: 1662
Mi ne scias. Kindle ŝajne uzas PalmOS, kiu povis kompreni UTF8, sed ofte ne eblis montri ĉapelitajn literojn. Eble per cxapelanto?
--
Steven BREWER
homoj povas facile interŝanĝi literajn formatojn
January 6, 2008 by russ, 1 year 46 weeks ago
Comment id: 1656
Por se iuj ne scias, estas tekstredaktilo UniRed kiu permesas facile ŝanĝi tekstdosieron inter veraj ĉapelitaj literoj, h-sistemo, x-sistemo, ktp.
http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/ENG/index.html
(UniRed estas nur por Windows.)
Similaj programoj (kaj retpaĝoj) ekzistas por helpi fari tiajn taskojn.
Softvaro
January 6, 2008 by DavidSimpson, 1 year 46 weeks ago
Comment id: 1657
Dankon - mi ne sciis pri tiu softvaro. Mi uzis mian propran softvaron: Fortran programo eoletters.f90. Post uzante ĝin por ŝanĝi de la x-sitemo al la h-sistemo, mi devis malŝanĝi vortojn kiel luxury kaj auxiliary, kaj kelkajn francajn kaj latinajn vortojn kiel mieux kaj lux.