Bulteno 2008-1

filipo's picture

Karaj membroj,

En viajn poŝtkestojn baldaŭ alvenos (aŭ eĉ jam alvenis) nova numero de nia bulteno, 2008/1. Bedaŭrinde en ĝi vi trovos multajn presfuŝaĵojn. La presejo en Florido ja sendis al ni bonaspektan provekzempleron, sed poste io fiaskis dum la amaspresado, kaj preskaŭ ĉiuj ĉapelitaj literoj misformiĝis.

Pro sia eraro, la presejo baldaŭ represos kaj resendos al vi korektitan eldonon. Intertempe ni disponigas PDF-dosieron por faciligi la legadon. Bonvolu elŝuti per la jena adreso:
http://esperanto.lodestone.org/ktp/200801-reta.pdf

Post kelkaj monatoj ĝi aperos ĉe nia retejo en la arkivo de malnovaj numeroj, same kiel aliaj.

Dankon kaj pardonon.
Amike,

La redakcio, Hoss Firooznia
kaj
Filipo Dorcas, prezidanto

In English