SearchUser loginRecent blog posts |
Vergara Vizitas![]()
Li restas ĉe ni nur unu nokto. Morgaŭ, ni havos tagmanĝon kun la lokaj Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj. Mi esperas ke plimalpli dek venos. Ankaŭ venos ĵurnalistino kiu espereble verkos afablan artikolon pri Esperanto por la ĵurnalo. Post la manĝo, ni veturos unue al la Apple vendejo kaj poste al New Haven, kie li prenos trajnon al NovJorkUrbo. Tiu ĉi estas la unua fojo ke mi gastigas esperantiston de alia lando. Mi gastigis esperantiston antaŭe -- Amanda Higley tranoktis ĉe ni antaŭ kelkaj jaroj. Esperanto ja estas mirakla afero kiu faras familianojn el fremduloj. Ni haltis survoje ĉi vespere dum ni venis de Bostono en la kamparo kie ni estas lampoj kaj ni rigardis la nordajn stelojn. Li neniam vidis la nordajn stelojn kaj mi montris al li Oriono, la Taŭro, kaj la Ĉashundo. Ankaŭ la Kulerego kaj la norda stelo. Li miris pri stelo kiu restas en la sama loko. Ni kune miris pri la genia kreaĵo de Zamenhof kiu ebligis ĉion ĉi.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Lia prezentaĵo
Mi verkis pri lia prelego en mia blogo, ĉi tie (kaj enkonduko). Mi pensas pri afiŝi la tekstojn en blog-enskriboj ĉi tie ĉe esperanto-usa, ĉar ili povas esti pli vaste interesaj.