SearchUser loginRecent blog posts |
Kebekia Vespero![]() La "Kebekia Vespero" de la TutAmerika Kongreso de Esperanto okazis en la ĉambro "Piron" en alia konstruaĵo kelkaj stratanguloj for de la kongresejo. (La ĉambrojn oni nomis por diversaj eminentuloj, do ekzemple "Piron" kaj "Zamenhof" kaj "Harlow"). Estis vere bunta vespero kun diversaj tradiciaj muzikoj kaj dancoj. Unue, estis la "spiritoj de la vento", 5-virina grupo da tamburistinoj. Ili ludis indiĝenajn ritmojn kaj kantis -- aŭ ĉantis. Bele kaj interese! Poste estis taĉmento "La Danculoj" kun kelkaj muzikistoj kiuj faris tradicijan kanadajn dancojn. Estis ordon-vokanto kiu kantis al la dancistoj kion fari. Oni ankaŭ priskribis la specialajn zonojn kiujn portis la dancistoj kaj instruis kiel ludi ritme per kuleroj. La danculoj ankaŭ dancigis la partoprenantojn -- ne mi, bonŝance -- sed multajn aliajn oni tiris kaj dancigis kelkfoje. Finfine, estis folka-roka indiĝena grupo kiu ludis modernan muzikon, forte influita de indiĝena vivsperto, kiu estis bonega. Dum paŭzoj inter la muzikaj grupoj, oni ofertis trinkaĵojn faritajn el la kanadaj arboj: de piceo, betulo, kaj acero. Dum la nokto, la tuta kvartalo proksime al la universitato havas grandan festivalon. La stratoj estas fermitaj kaj estas muzikistoj, homoj kiuj portas tradiciajn vestaĵojn kaj maskojn. Kelkaj promenas sur stangoj kaj portas la kapojn de bestoj: alkoj kaj ĝirafoj. Miloj da homoj festas surstrate kaj vagas inter tendoj kaj budoj kiuj ofertas manĝaĵojn kaj interesajn varojn. Dum mi rajdis hejmen, okazis fajraĵoj ĉe la rivero -- plejparte malantaŭ la konstruaĵoj por mi, sed mi povis aŭdi kaj vidi en la ĉielo. Bele! Mi bedaŭris ke mi ne estis strigo kiu ŝatus esti veka kaj ludi dum la tuta nokto, sed mi estis tre laca kaj ekdormis feliĉe kun la bruo de aŭtoj kaj fajraĵoj kaj laŭtaj voĉoj en la oreloj.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||