Solena Inaŭguro

limako's picture

Hodiaŭ okazas la "Solena Inaŭguro" de TAKE. Unue kelkaj homoj bonvenigis la kongreson en diversaj lingvoj. Indiĝena preleganto ofertis rakonton pri la legendo de la kelonia insulo. Okazis plejparte diversaj prelegoj.

Paroladis reprezentanto de la Mohaŭka Indiĝena Nacio. Li prelegis angle por bonvenigi nin al la tereno de la nacio kiu etendas suden preter la landlimo ĝis Albanio, kaj neniam oni cedis. Li ofertis dank-ceremonion de la tradicio de lia popolo. Oni dankas ĉion: la tero, la ŝtonoj, la plantoj kaj bestoj, la vetero, la steloj, la avina luno, ktp. Oni pripensu kion oni faras por certigi ke oni agas kun bonaj intencoj al ĉiuj.

Edmond Brent priskribis la historion de la montreala kongreso. Unue la kongreson oni intencis oferti en Kalgario kaj nur post la organizado translokiĝis al Montrealo. Li dankis la diversaj gvidantoj kiuj ebligis la kongreson okazi en Montrealo kaj José Antonio kies ideo originale estis la temo de la kongreso. Li parolis pri la manko de strategio en la amerika duonsfero organizi Esperanton kaj la defioj al organizado.

Humphrey Tonkin prelegis pri la unikeco de la kuna kongresado de kontinenta kaj landa asocioj; pri la valoro de kongreso kiu traktas grandaj nuntempaj defioj kaj/en Esperanto; kaj pri kiel la temo de diverseco trafas. Li plejparte traktis la signifon de "universaleco" kiel ĝi aperas en nomoj kiel "Universala Esperanto Asocio" kaj "Universala Kongreso". Dum longe, estis granda strebo por unuigi homojn ene de nacioj, kiu finfine forfalas ĉar homoj povas havi pli ol unu identeco. Kiam Esperanto fondiĝis, estis granda optimismo ke la homaro atingas punkton kiam estos la paca solvado de disputoj inter popoloj. La uzo de terminoj kiel "universala" esprimas la strebon superi "internacia" sen nei ĝin kiel "sennaciismo". Esperanto, kiu fondiĝis kiel lingvo por superi "la lingvo-problemon", dum la pasintaj tridekaj jaroj, komencas valori diversecon kaj parolas pri "lingvaj problemoj". Sed la movado restas plejparte organizita laŭ la malnovaj principoj. Niaj organizaĵoj devas ŝanĝiĝi de servantoj de la membroj, sed oni kiu agadas por subteni la bezonojn de la plaj aktivaj s-anoj kiuj antaŭe puŝos Esperanton sur la tagordo de la monda paĝo.

Juan Carlos Morales venis de Kostariko kaj parolis hispane (tradukita de José Antonio) pri indiĝenaj popoloj. Kvindek milionoj indiĝenoj loĝas en la Amerikoj kaj havas 900 lingvojn. Multe da tiujn lingvoj riskas perdiĝon kaj, fakte, la plejmulto de la minacataj lingvoj estas indiĝenaj lingvoj. Li pridiskutis la defiojn de savi la lingvojn indiĝenajn kaj la malfacilaĵojn kiujn oni alfrontas. Li vokas por iniciativo fare de spertuloj esplori la defiojn kaj trovi solvojn.

José Antonio prelegis pri la indiĝena vivsperto. Li rakontis pri entreprenisto kiu portis indiĝenaj homoj al parizo kiel bestoj por montri en zoologia muzeo. Tiam oni komprenis ke kelkaj kulturoj vere estis pli bonaj ol aliaj. Li priskribis la modelon de Jared Diamond kiu eksplikas la malsameco de povo inter la okcidenta kulturo kaj la indiĝenoj kiel rezulto de la malsamaj kondiĉoj sub kiuj la diversaj kulturoj kreskis kaj ne deveninte de la biologiaj trajtoj de la popoloj mem. Li ankaŭ memorigis nin ke estas la internacia jaro de la terpomo. Diverseco gravas kaj, samkiel ni gardas kaj festas la biologian diversecon, ni devas gardi kaj festi la ligvan diversecon.