SearchUser loginRecent blog posts |
TAKE: Vendrede![]() Mi ektimis dum matenmanĝi, ĉar pluvis kaj eĉ fulmotondris kaj mi ne volis portaĉi ĉion al la aŭto en la pluvo. Post mi trinkis la kafon, tamen, la pluvo ĉesis kaj mi per du vojaĝoj sukcesis meti ĉion en la aŭto. Antaŭ la solena fermiĝo, oni diskutis eblan agadon por antaŭenigi la temojn de la kongreso. Oni verkis rezolucion por la kongreso kiun oni aprobis rapide. Oni priparolis la bonan gazetaran atenton kiun ricevis kongreson. Legis rezoluciojn mi (nome de la Amerika Komisio), Atilio Orellana Rojas (nome de ILEI), Phil Dorcas (nome de Esperanto-USA), Normando Fleury (nome de la Kanada Esperanto Asocio), Boriso Antoine-Legault (nome de la Esperanto Societo Kebekia), Martin Schäffer (nome de si mem), kaj Hori Yasuo (nome de Universala Esperanto Asocio). Normando ankaŭ faris raporton pri la kongreso: Unue, ni uzis Esperanton en diversaj medioj, ekz muzeoj, indiĝenaj vilaĝoj, ktp, kiu estis utile por informadi al la loka loĝantaro. Oni kolektis $6000 por venigi s-anoj el la nepagipovaj landoj antaŭ la kongreso, kaj pro tio la kongreso estis multe pli bona. Aliĝis 225, sed ne ĉiuj venis. Partoprenis, fine, 193 el 24 landoj. Venis 74 el usono. Ĉe la solena fermiĝo restis 80. Oni ĉi tie ankaŭ koletis multe da mono por la Amerika Komisiono kaj ankaŭ aĉetis jam 4 komputilojn por la Kuba Esperanto Asocio. Tuj post la kongreso, mi eksaltis en la aŭton kaj ekvojaĝis hejmen. Mi alvenis hejmen antaŭ la vespermanĝo. Mi tre ĝuis la kongreson, sed mi ĝojas ankaŭ esti hejme.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||