Hejme post ARE-2008
Mi estas hejme post ARE. Jam la ĉiutage devoj ekkaptas min. Mi provis kapti kelkajn ideojn pri aferoj kiujn mi volas fari venontajare por plibonigi ARE. Por mi ARE okazas je malkonvena momento por la jaro por multe helpi je la organizado. Dum septembro, mi devas multon fari ĉe la universitato kaj estas malfacile dum tiu monato organizi. Eble venontajare mi faru dum la somero por ke ĉio estu preta kiam ARE venas. Mi ne bone organizas min tiel.
Ni devas havi pli da afiŝojn kaj ŝildojn ĉe Silvero. Normando portas kelkajn, sed estus tre utile se diversloke troviĝos sildojn kiuj klarigas kiam kaj kie okazos diversajn programerojn.
Ni ankaŭ devas havi informilojn pri Esperanto por la aliaj homoj. Ofte estas geedziĝo aŭ alia festo kaj ni ne havas bonajn flugfoliojn por ke oni lernu pri Esperanto aŭ Esperanto-organizaĵoj.
Ni devas sendi anoncojn al la loka gazetaro por anonci la kongreson por ke artikoloj aperu tra la regiono pri Esperanto. Kiam ni anoncis ĝis nun, la gazetoj ne interesas, verŝajne ĉar estas neniu lokano kiu partoprenas. Sed ni faru la kontaktojn pli frue kaj pli profesie.
Pli ol tio, mi havis du ideojn pri kiel plibonigi la kongreson. Unue, ni pagigu partoprenantojn pli kaj uzu la mono por alporti gaston el eksterlando. Eksterlandaj gastoj, speciale iu konata, alportos multe pli da partoprenantoj. Se ni havus 100 homojn, ni facile povus alflugi gaston de preskaŭ ie ajn el la mondo. La alia ideo estas uzi la kongreson por laborfesto, kiel la loka reta festo. Se oni alvenas vendrede, ni povus vere fari iun gravan laboron dum la kongreso kaj ankoraŭ havi la tempon por babili dum manĝoj kaj ĝui la etoson de la kongreso.
Mi esperas ke mi povas fari tiujn ĉi aferojn venonta jare.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
post-ARE
Dankon, Steve. Chiam plachas al mi legi viajn rakontojn pri diversaj esperanto-aranghoj. Vi donas klaran bildon de tio, kio okazis, kaj kia ghi estis.
Pri eksterlandaj gastoj, mi kredas ke eblus peti subvencion de ESF. Almenau estus utile demandi . . . depende de la celo, tia gasto povus bone kongrui kun la celoj de la fonduso.
Kaj pensu grandskale. Renato Corsetti, Istvan Ertl, Probal Dashgupto, Trevor Steele, Anna Lowenstein, Katalin Kovats, Spomenka Stimec, Jorge Camacho . . . estas multaj eblecoj.
Lee
October 14, 2008 by Lee Miller, 1 year 16 weeks ago