LA DENASKA MAKULO
de Nathaniel HAWTHORNE, 1843
Je la dua duono de la lasta jarcento vivis scientisto - famulo lerta pri ĉiu fako de natura filosofio - kiu, ne longe antaŭ nia rakonto komencas, lernis spiritan aferon pli dezirebla ol iu ajn ĥemian. Tiu edzigo okazis kun vere rimarkindaj sekvoj kaj kun profunde impona temo.
- Georgiana, ĉu vi neniam demandis vin pri la forigo de la makulo sur via vango?
Por klarigi ĉi tiun kunparolon, devas diri, ke en la mezo de la maldekstra vango de Georgiana estis stranga makulo, ŝajne intermiksita kun la haŭto de ŝia vizaĝo. Se ŝi tiam estus malpli bela - se Envio mem povus trovi ion ajn, pri kiu ĝi povus moki - li eble sentus, ke lia amo kreskus pro la beleco de tiu formo de manu. Je ĉiu tempo, kiu povis esti la plej feliĉa, li kutime kaj senvolante - eĉ malgraŭ la kontraŭa intenco - revenis al tiu malutila temo. Georgiana diris:
- Elmer, mi ne scias, kio eble estus al ambaŭ ni la prezo de la forigo de ĉi tiu denaska makulo. Se estas la plej malgranda eblo de ĉi tio, faru la probon malgraŭ ia ajn danĝero.
Elmer dezirege kriis:
- Plej nobla - plej kara - plej amanta edzino! Ne dubu mian povon.
La sekvantan tagon Elmer priskribis al sia edzino la planon, kiun li kreis, per kiu li povos havi la oportunon por forta pensado kaj konstanta zorgado, kiujn la laboro necesos. Kiam li kondukis ŝin tra la pordejon de la laborejo, Georgiana tremis. Tuj venis el interna ĉambro viro ja malalta sed kun larĝa skeleto, kaj kun densaj haroj, kiuj pendis ĉirkaŭ la vizaĝo, kiu estis malpura pro la fumoj de la fornego.
Georgiana ektrovis, ke ŝi spiris en aero de dolĉa odoro. Inter la tempoj de studado kaj ĥemiaj proboj, li ruĝa kaj elĉerpita venis al ŝi, sed ŝajnis reviviga pro ŝia ĉeesto, kaj parolis per lertaj vortoj pri la aferoj de sia profesio. Li diris:
- Ne tremu, mia amanto! Mi ne malutilos aŭ vin aŭ min mem.
Ŝi povis aŭdi la voĉon de Elmer en la malproksima fornejo, ordonante al Aminadab, kies respondantajn malafablajn, malcivilajn kaj malnormajn sonojn ŝi aŭdis, pli simile al bleko de besto ol al homa parolado. Elmer eniris.
- La medikamento de senmorteco. La plej kara medikamento, kiun iu kreis en la tuta mondo. Ne malfidu al mi, plej kara! Ĝia virta povo estas pli bona ol ĝia malutila.
Parolante kun Georgiana, Elmer ofte faris malgrandajn demandojn pri ŝiaj sentoj, kaj ĉu la spaco de la ĉambroj kaj la temperaturo de la aero plaĉas al ŝi. Por forigi la enuecon de la horoj, kiujn ŝia edzo necesis por la rimedoj pri kunigado kaj disigado, Georgiana malfermis la multajn librojn de lia scienca libraro. La plej alloga verko estis granda dokumentaro per la manskribo de ŝia edzo, en kiu li registris ĉiun eksperimenton de sia scienca profesio kun ĝia unua intenco, la maniero de probo, ĝia fina sukceso aŭ malsukceso, kun la kialoj, kiujn li ligis al ĝi.
Li eniris kaj diris kun rideto, sed lia vizaĝo montris ĝenecon kaj koleron:
- Estas danĝere legi la librojn de magiisto. Ho, atendu nur tiun unu sukceson.
Ŝi fine vidis la fornegon, la varman kaj diligentan laborulon, kaj la fortan bruladon de la fajro, kiu pro la kvanto de fulgo ĝi ŝajnis eterne bruli. Elmer estis morte pala, ĉagrena kaj okupegite, kaj laboris super la fornego, kvazaŭ la fluido, kiun li distilis, dependis al lia grava zorgado por esti la trinkaĵo de senmorta feliĉo aŭ malfeliĉo. Elmer rapide levis la okulojn, kaj unue ruĝiĝis, poste paliĝis pli multe ol antaŭe, kiam li vidis Georgianan. Li kriis:
- Ĉu vi havas neniun fidon al via edzo?
Li kondukis ŝin versen, kaj lasis ŝin per solena amo, kiu diris pli multe ol liaj vortoj.
La sonoj de la pasoj de ŝia edzo vekis ŝin. Li portis pokalon el kristalo, havantan fluidon tiel senkolora kiel akvo, sed brilantan sufiĉe por esti la trinkaĵo de senmorteco mem.
- Vi taŭgas pri ĉiela paradizo eĉ sen morto! Trinku do, mia ĉiela estanto!
- Mi opinias, ke ĝi similas akvon el ĉiela fonto; ĉar ĝi havas ion, kion mi ne komprenas, el klara dolĉodoro kaj bongusto.
- Ĉielo atestu, ĝi estas preskaŭ for!
Li tiris alflanke la kurtenon de fenestro, kaj permesis ke la natura lumo de la tago eniru la ĉambron, kaj brilu sur ŝian vangon. Ŝi diris per pli multe da homa amo:
- Mia bedaŭrinda Elmer! Ne ĉagrenu pri tio, ke vi per tia nobla kaj pura sento nun malakceptis la plej bonan, kiun la tuta tero povis doni.
Jen, estis tro vere! La mortiga mano luktis kun la mistero de vivo, kaj ĝi estis la ligo, per kiu anĝela spiritu ligis sin al morta formo. La tempa ĉirkaŭaĵo estis tro forta al Elmer; li malsukcesis pri vidi preter la ombra spaco de Tempo, kaj pro vivado en Eterneco ne trovis la perfektan Estontecon en la estanteco.
| Author | Title |
|---|---|
| limako | You might be surprised |
| pauswa | Interese |
| pauswa | Per webcam only |
| Ailanto | haha |
| Ailanto | Grafikilo |
| formiko | Mi ĉeestos |
| formiko | Polynesian domains |
| roint | Pri la vestaĵoj |
| russ | ? |
| formiko | Eble! |
Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK
Esperanto: Learning and Using the International Language.
By David Richardson.
See more recommendations for
beginners, next steps, and advanced readers.