Skip to content

Traduko Sxekspira kaj Miltona

Ĝeraldino Vrajto's picture

Ĉu ekzistas tradukoj de la teatraĵo Ŝekspira "Hamlet" kaj de la verkaĵo Miltona "Paradise Lost"? Mi bezonas referencojn, kaj mi deziras eklerni kiel tradukiĝas la frazoj "Ah, ha! Come, some music! Come, the recorders!" el Hamlet kaj "Anon they move/ in perfect phalanx to the Dorian mood/ flutes and soft recorders" el Paradise Lost. Dankon pro via helpo.

Ĝeraldino VRAJTO (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com

March 8, 2007 by Ĝeraldino Vrajto

Comments

El "Hamlet"

March 9, 2007 by Tim Westover, 2 years 37 weeks ago
Comment id: 1111

Tim Westover's picture

Jen la citita frazo el "Hamlet" el la traduko de Newell: "Aha! Venu, ludu muzikon! Venu la flaĝolegistoj!" (III.ii.321).

La angla versio havas frape poezian efikon. Nur ok vortoj sed kune tre belsonaj. En la Esperanto-versio tiu belsoneco mankas (almenaŭ, laŭ mia orelo). La prozo estas tute klara -- eble eĉ tro. Utile, sed ne aparte bele. Sed eble tio estas pli proksima al la intenco de Ŝekspiro, kiu ja verkis en ĉiutaga lingvaĵo -- por la 16-a jarcento.

pri flutoj

March 9, 2007 by Lee Miller, 2 years 37 weeks ago
Comment id: 1112

En la traduko de Zamenhof, la teksto legiĝas jene:

"Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj!"

(p. 107, verso 298, en la franca eldono de 1964).

LM

Hamlet

March 8, 2007 by filipo, 2 years 37 weeks ago
Comment id: 1109

filipo's picture

Ekzistas du tradukoj de Hamlet, unu de Newell kaj unu de Zamenhof mem. Serĉu ĉi tie. Elektu bookstore, Elektu "Search the catalog", kaj metu "Hamlet" kiel "keyword."

Interese ke Zamenhof tradukis ne el la angla, sed el la germana.

Pri Milton mi scias nenion, kiu estas havebla Esperante. Eble iu alia povos helpi al vi kun la tradukoj.

- filipo

pri Milton en Esperanto

March 8, 2007 by Lee Miller, 2 years 37 weeks ago
Comment id: 1110

Mi neniam aŭdis pri Milton-traduko en Esperanto . . . "Esperanto en Perspektivo" listigas gravajn tradukojn, kaj en ĝi ne estas mencio de Milton.

Sed (!) -- mi ĵus kontrolis, kaj en la Angla Antologio: 1000-1800 (1957) estas traduko de J. Francis el "Paradizo Perdita". Temas pri nur Kanto II, el 12.

Lee

Poll

How often do you wear a green star? (or other identifying Esperanto symbols...):

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

AdaptiveThemes