limako's blog

Amuziĝu per Google Trends

limako's picture

Google havas esplorilon, kiu nomiĝas trends per kiu oni povas kompari la nombron da serĉoj por diversaj vortoj. Se oni komparas "Esperanto" kun aliaj vortoj, oni povas vidi kiu serĉas pli por unu afero aŭ alia ekde 2004 ĝis nun. Ekzemple, se vi komparas Esperanto kaj paper weight, oni ĉiam pli ofte serĉis por Esperanto ol por paperpeziloj. Sed kiam temas pri manatoj, oni vidas ke la manatoj venkis nin jam antaŭ kelkaj jaroj. Kontraŭ la dugongo ni ankoraŭ gajnas, malgraŭ ties perfida surpriz-atako en la fino de 2005. Ni iam estis pli alta ol eĉ Miley Cyrus, sed nun eĉ Hannah Montana ne povas konkurenci kontraŭ ŝi, do ni ne sentu tro malbone pri la afero.

Responde al HeKo

limako's picture

Antaŭ kelkaj semajnoj, Giorgio Silfer (aŭ unu el liaj kataj manoj) citis min por kritiki al Humphrey Tonkin. Tonkin verkis komenton en la Ondo de Esperanto, Pri Jubiloj kaj Jubileoj pri la rolo de UEA en la mondo. En liaj komentoj, li respondis al rimarkoj de Silfer pri UEA. Laŭ mi, la komparo pri Silfer estas malĝusta.

TAKE 7 bildoj

limako's picture

Normando indikas orkidojnMi afiŝis kelkajn bildojn de TAKE. Mi faris kelkcenton da bildoj, sed tiuj ĉi estis la plej bonaj. Mi speciale ŝatas tiun ĉi ĉe la ĝardeno kaj tiun ĉi kun JoMo kaj tiun ĉi pri d-ro READ. Bonaj memoroj pri bela semajno en Esperantujo.

UK 2010

limako's picture

Ĉe la solena fermiĝo de la Universala Kongreso, oni anoncis ke la 2010 UK estos en Havano, Kubo. Kiel usonano, mi volas partopreni kaj bedaŭras ke mia registaro ankoraŭ ne normaligis la rilaton inter Usono kaj Kubo. Se aliaj sentas same, eble dum la venontaj du jaroj, ni povas politike agi por ke esperantistoj povus libere viziti Kubon.

Gazetaj artikoloj pri la kongreso

limako's picture

Estas kelkaj gazetaj artikoloj pri la kongreso: Ĉe la Ottowa Citizen, The Gazette, kaj aliaj. Oni citas min en la unua.

TAKE: Vendrede

limako's picture

Mi ektimis dum matenmanĝi, ĉar pluvis kaj eĉ fulmotondris kaj mi ne volis portaĉi ĉion al la aŭto en la pluvo. Post mi trinkis la kafon, tamen, la pluvo ĉesis kaj mi per du vojaĝoj sukcesis meti ĉion en la aŭto.

TAKE: Ĵaŭde

limako's picture

Hodiaŭ matene, dum mi trinkis kafon, aliulo rigardis programon. "Kion mi faru?" mi demandis. Ŝi rigardis min strange.

"Vi devas fari la diskutrondon -- via nomo estas en la programo kiel partoprenanto!"

TAKE: Merkrede

limako's picture

Hodiaŭ mi prelegis pri ekologio dum la mateno kaj poste tagmanĝis kun la membroj de la Amerika Komisiono. Hodiaŭ ne estas organizita programo: oni iras en malgrandaj grupoj por viziti diversaj lokoj en Montrealo kun Montrealanoj por gvidi. Mi kredas ke mi vizitos la surstratan festivalon kaj enlitiĝos frue. Mi estas tute elĉerpita -- kial longa kaj mirinde bona kongreso. Nekredeble.

TAKE: Marde

limako's picture

(Mi afisxas tion cxi per nekonata komputilo do kiu scias kio okazas.)

TAKE: Lunde

limako's picture

Hodiaŭ matene, mi vagas de afero al afero kaj babilas kun homoj unuope pli ol partoprenas la kongresajn prelegojn. Mi parolis longe kun ĵurnalisto de Otavo. Estis vastega intereso de la gazetaro pri la kongreso kaj oni petis min jam kelkfoje paroli kun la ĵurnalistoj kiam oni bezonas iu, kiu flue parolas la anglan. Antaŭ tagmezo okazis la solena fermiĝo de la usona Landa Kongreso -- mi ne plu estas vic-prezidanto!

Syndicate content