Skip to content

AMIKEMA's blog

Charto por Kompatemo

AMIKEMA's picture

La principo de kompato restas ĉe la koro de ĉiuj religiaj, etikaj kaj spiritaj tradicioj, vokante nin ĉiam trakti ĉiujn aliajn kiel ni deziras esti traktita ni mem.
Kompato instigas nin labori senlace por mildigi la suferon de niaj samrangaj bestoj, al malkatedrigi nin mem el la centro de nia mondo kaj meti alian tie, kaj al honori la netuŝeblan sanktecon de ĉiu homo, traktante ĉiun, sen escepte, kun absoluta justeco, egaleco kaj respekto.

November 12, 2009 de AMIKEMA

Renkontiĝo en Monterrey

AMIKEMA's picture

Belege kaj sukcese okazis esperantista semajnfina renkontiĝo en urbo Monterrey, unu el la plej gravaj de Meksiko, dum la 18a kaj 19a de aprilo.

Kelkaj partoprenontoj atingis la urbon unu tagon antaŭe por pretigi la lastajn detalojn kaj alkutimiĝi al la varma loka vetero, malgraŭ ke la veterprognozo indikis pluvon.

La renkontiĝo komencis sabate tagmeze, la homoj alvenis kaj la babilado komencis. Kelkaj babilis esperante ĉar konis la lingvon kaj partoprenis aliajn lokajn renkontiĝojn. Aliaj ĉeestis por ricevi informon pri Esperanto, la movado kaj lernmetodoj."

May 9, 2009 de AMIKEMA

10a Meksika Kongreso Junio 18a-21a

AMIKEMA's picture

La 10a Meksika Esperanto-Kongreso okazos en Meksikurbo, pli precize en la jura fakultato de la UNAM (Universidad Nacional Autónoma de México) inter la 18a kaj la 21a de junio 2009.

Pliaj informojn post iom da tempo vi trovos en la retpaĝo de Meksika Esperanto-Federacio aŭ ili haveblos ĉe la retadreso: mek2009@esperanto-mexico.org.
Okazos ankaŭ antaŭ-kongresa seminario ekde la 13a ĝis la 17a de junio.
http://www.esperanto-mexico.org/eo/taxonomy/term/4

March 23, 2009 de AMIKEMA

Ni atingis la trian lokon denove!

AMIKEMA's picture

Jen ĝisdatigado pri la propono: Esperanto en Usonaj Lernejoj
Unu el la lastaj voĉdonintoj neniam aŭdis pri Esperanto antaŭe! Mi certas ke li ne estas la ununura... =)
Kaj, inter pli ol 5,300 ideoj, ni estas en la 13a loko!
Bildo por kunsendi en ĉenleteroj pri la afero troveblas ĉi tie
Mar * www.GrupoAmikema.org

December 28, 2008 de AMIKEMA

www.change.org

AMIKEMA's picture

Ĉu vi jam vizitis la retejon?
http://www.change.org/ideas/top_ideas
La propono por Esperanto en Usonaj lernejoj estas en la 6-a loko kaj estos prezentita al Barack Obama je sia inaŭguro se ĝi estas ankoraŭ en la plej alta dek tiam.
Bonvolu enkuraĝigi ĉiujn Usonajn Esperantistojn kaj siajn amikojn baloti, kaj komenti se ili volas.
Ni ne estas multaj sed ni estas en kontakto kaj nia strukturoj servos nin bone por esti videbla en tiu ĉi kampanjo.
Amike,
Penny Vos

November 29, 2008 de AMIKEMA

Raporto pri FLANC en Berkeley

AMIKEMA's picture

Karaj kolegoj,
Pasint-sabate mi prelegis pri la projekto "Linvolanĉilo" en la urbo Berkeley. Pli ol 300 geinstruistoj partoprenis la eventon "Konferenco de la Asocio de Instruistoj pri Fremdaj Lingvoj de Norda Kalifornio" (www.FLA-NC.org)
Bonŝance alia evento por universitataj studentoj ankaŭ okazis en la sama loko, do, tiuj junuloj ankaŭ vizitis nian budon! =)
Ok prelegoj okazis samtempe, bedaŭrinde, do mi feliĉiĝis pri la cheesto de dek geinstruistoj kaj du universitataj studentoj por mia prelego.

November 11, 2008 de AMIKEMA

Fruktodona semajnfino por Esperanto!

AMIKEMA's picture

Kia semajnfino! Ege fruktodona por Esperanto!

Ĝi komenciĝis vendrede. Du reprezentantoj de la San Diega grupo partoprenis la Internacian Tagon de la Paco ĉe loka katolika universitato (USD). Dek-tri partoprenantoj (universitataj studentoj) petis la unuan lecionon de la dek-leciona kurso. Ni eĉ renkontis aliajn Esperantistojn, Jan kaj ŝian edzon.

Hodiaŭ mi havis senkostan tablon ĉe la Amikeca Festivalo en la Parko Balboa. Multaj familioj partoprenis la festivalon kaj la Promenadon por Paco poste. Kompreneble mi kunportis Esperantan afiŝon dum la promenado tra la stratoj... =)

September 22, 2008 de AMIKEMA

NASK Revenas al San Diego!!

AMIKEMA's picture

Jen mi, bonŝanca partoprenanto de la ĉijara NASKa sesio.

Mia nomo estas Mar Kardenas kaj mi fakte loĝas en la NASK-urbo, Sandjego, aŭ Sun-diego laŭviaprefero…

Por mi, NASK komencis sabate, ĉar mia edzo kaj mi kolektis niajn du ekterlandajn gegastojn, Indu el Nepalo kaj Alain el Kanado. Ambaŭ tranoktis ĉe ni. Ni ĉiuj vespermanĝis ĉe la restoracio nomata “Dennis“, kaj multe babilis kun nia portugalaparolanta kelnero pri Esperanto tie.

July 1, 2008 de AMIKEMA

Impresoj pri la 9a Meksika LK en Aguaskalientes.

AMIKEMA's picture

Impresoj pri la 9a Meksika Landa Kongreso en Aguaskalientes.
(Por la revuo Lumo, skribis Milan Sveda el Kalgario)

Estis por mi feliĉa hazardo ke la Meksika Esperanto-Federacio (MEF) elektis datojn de 1ª ĝis la 5ª de majo 2008 por okazigi sian landan kongreson. Kun mia edzino, mi nome ĵus finis la dusemajnan latinamerikan kulturan programon “Internacionalización” en la ne tiom malproksima urbego de Guadalaharo.

June 24, 2008 de AMIKEMA

Enketo

How often do you wear a green star? (or other identifying Esperanto symbols...):

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

AdaptiveThemes