SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
TAKE: Dimanĉe![]() Anstataŭ ol partopreni la duan aferkunsidon de E-USA, mi spektis diskutformon pri kunlaboro inter la indiĝenaj popoloj kaj la Esperanto komunumo fare de Jean Alain, Kora Brent-Palmer Utacite, Mark Fettes, José Carlos Morales Morales, Rubén Ortiz, kaj Atilio Orelana Rojas. La rezulto estis vere interesa kaj pensiga. Ofte tiajn diskutformojn dominas unu persono aŭ malinteresaj demandoj de la aŭskultataro deflankas la diskuton, sed tio ne okazis. Estis fruktodona kaj kontribuis multe al la kompreno de mi pri kia estos la veraj demandoj. Oni parolis unue pri la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" kiujn subtenis la Esperatic Studies Foundation kaj la nederlanda registaro. Tiu projekto kunigis indiĝenajn homojn de diversaj mondpartoj por diskuti kaj, samtempe, lerni Esperaton. Oni parolis pri la pozitivajn rezultojn, limigite pro la manko de mono. Kora iom forte parolis pri la bezono ke la Esperanto-komunumo kompreni pri la indiĝena sperto, vidpunkto kaj bezonoj antaŭ ol proponi solvojn. Rubén parolis pri la sperto de la mohaŭkaj popoloj, kiel ili devis manifestacii por ekhavi la rajton regi la proprajn lernejojn de la registaro kaj maldungi la monaĥinojn kiuj instruis antaŭe. Li diris ke, kvankam li alte aprezis la valoron de Esperanto, dum periodo en kiu la propra lingvo batalis por vivo, oni ne povis pripensi aliajn lingvojn ol la propra lingvo. José Antonio klarigis ke la Esperantokomunumo celis kunlabori por kontraŭstari la lingvan premon kiu sufokas indiĝenajn lingvojn ĉie en la mondo kaj estis pri tio ke ni havis komunan kialon por labori. Ĉiuj konsentis ke pri tiu ni povas -- eĉ devas -- kunlabori. Dum la vespero okazis akcepto de la Esperantic Studies Foundation antaŭ la bankedo. Mark Fettes kaj Wally DuTemple prelegis pri la historio kaj celo de la organizaĵo. Kreis ĝin Humphrey Tonkin, Jonathan Pool, kaj Jim Lieberman in la 1970-aj jaroj por plibonigi la akademian perspektivon de Esperanto. Kiam Cathy Schulze testamentis la plejmuton de ŝia heredaĵo al ESF, ili decidis pligrandigi sian agadon. Ili nun priskribas tri celojn pri edukado, scienco, kaj forto. La du unuaj estas pli malpli same ol antaŭe, sed forto temas pri la rekono ke ili devas engaĝi je la esperanto-parolantaro. Mi dum kelkaj jaroj iom bedaŭris ke Humphrey Tonkin kaj aliaj usonaj eminentuloj tute -- aŭ preskaŭ tute -- restas ekster la usona Esperanto-agado. Mi demandis min tio, samtempe ke mi baraktis por fari ke la usona organizaĵo celu pli ageman pozicion. Kiam iu demandis min kial klopodi por ŝanĝi na E-USA kaj ne simple starigu apartan organizaĵon por subteni agadon. Mi tiam ekkonstatis ke ĝuste tion faris Humphrey Tonkin kaj la aliaj kreintoj de ESF. Dum tridek jaroj, ili nun restas aparte. Estas kiel oni diras pri malbonaj geedziĝoj -- ili estas kiel ĉevalo kun rompita kruro. Eblas pafi la ĉevalon, sed tio ne riparas la kruron. La fakto de ESF rekonas ke ili povas rikolti multe pli grandan efikon se ili engaĝas kun la komunumo mi kredas estas grava kaj laŭdinda. Post la akcepto, okazis la bankedo. Pro la kongresa temo de ekologio, oni decidis oferti vegetaran manĝon farita plejparte el minimune kuiritaj aferoj. Mi devas konfesi ke mi traktis ĝin kiel manĝi herbaĉojn kaj vergojn. Ili havis bieron, tamen, kaj sufiĉe da biero estas pli grave al mi ol ĉian manĝaĵon. Ĉe la kongreso en Boston, Raphael Despradel estris la aŭkcion kaj estis amuzege. Ĉijare, Normando vokis la prezojn kaj estis simile amuzege. Oni vendis librojn kaj diversajn aĵojn internaciajn de foraj landoj. La gasto de japano verkis ion sur paper tuko ĉe la tablo kaj oni vendis ĝin kontraŭ kelkdek da dolaroj. La plej altkosta varo estis botelo da rumo de Kubo -- ĝi rikoltis $70 dolarojn. Oni kiu kunportis ĝin, havis ĝin en papera sako kaj Lusi Harmon oftertis monon eĉ por la sako. Finfine Jakobo aĉetis ĝin kaj donacis ĝin al ŝi memore pri kiam ŝi aĉetis la koranon kiun li volis ĉe la Bostona Kongreso por donaci al Bill kaj trovis kiam ŝi alvenis hejmen ke estis li kiu donacis ĝin al la aŭkcio. (Ŝi poste sendis ĝin al Jakobo kun klarigo pri kio okazis). Jam estis malfrue kiam Jomo komencis ludi. Estis bela muziko kaj oni dancis ĝis tre malfrue. Ĉiam miris min la kapablon de Jomo kanti en multege da lingvojn. Kiam li kantas en la angla, oni neniam scius ke li ne estas denaska parolanto. Mi scias ĉu oni havas la saman sperton kiam oni aŭdas lin kanti en la ukrainan aŭ grekan aŭ hispanan aŭ germanan. Bele.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||