Skip to content

Softvaro por Kunlaborado

vilcxjo-me's picture

Lastatempe, mi decidis eksperimenti pri la diversaj sistemoj retaj kiuj provizas rimedojn por grup-kunlaborado.
Estas kelkaj sistemoj, kiuj provizas rimedojn por interretaj kunsidoj - GoToMeeting, WebEx, k.t.p. Mi komencis la esploron per DimDim, kiu estas senkosta por malgranda grupo.

Karena Klahr kaj Mikelo Brockman konsentis helpi min, kaj ni kune renkontiĝis Skajpe kaj provis uzi la softvaron. Bedaŭrinde, kelkaj eroj de la sofvaro ne funkciis bone. Eĉ pli grave, iĝis klare (almenaŭ al mi), ke retaj kunsidoj laŭ la modelo de fizikaj kunsidoj eble estas taŭgaj por prezentoj aŭ instruado, sed ne taŭgas por vera projekta kunlaborado.

Mi esploris plu, kaj trovis softvaron VYEW (www.vyew.com).
Oni povas uzi ĉi tiun sistemon por vera kunlaborado. Ĝi estas senkosta por 10 aŭ malpli da partoprenantoj. Ĉiu partoprenanto bezonas nur komputilon, interretan krozilon, kaj telefonon (aŭ Skajpon).

Karena kaj Mikelo kaj mi eksperimentis kun VYEW. Mi starigis projekton tie kaj invitis la du kunlaborantojn. Dum la semajno Karena kaj Mikelo atingis la projekt-spacon kaj kontribuis dokumentojn, komentojn, kaj desegnojn. Dum hora kunsido dimanĉe (refoje per Skajpo), ni trovis, ke multaj eroj de la softvaro funkcias sufiĉe bone. Unu manko: VYEW reklamas kapablecon trakti internaciajn literojn, sed ni ne povis uzi supersignitajn literojn.

Se vi decidos starigi projekton, aŭ volas kunverki dokumenton, proponon, ktp. kun aliaj, VYEW estus valora ilo.

June 30, 2009 de vilcxjo-me
AdaptiveThemes