Enmigrado al Kalifornio kaj lingva egaleco: argumentoj kontraŭ hispan-angle dulingveco.
Laŭ konsisto (precipe etna deveno) de la loĝantaro, Kalifornio estas unika fenomeno. Laŭlonge de la historio, malsimilaj lingvoj kaj kulturoj okupis plej altan statuson ĉi regione. Tamen la grandega demografia enfluo okazis dum periodo kiam la angla lingvo superregis senrigarde ilian devenon. Dum la lastaj jardekoj, hispanlingvaj enmigrado iom ŝanceligas tian lingvan situacion kaj aperis fortoj kiuj celas havi la hispanan oficiale agnoskitan kiel duan lingvon de Kalifornio. Mi argumentas kontraŭ tia ideo, ĉar ĝi malagnoskas miliojnojn da homoj ĉi tie loĝantajn por kiuj la angla estas ankaŭ dua lingvo. La solvoj al tiu ĉi problemo ne estas memevidentaj, krom la unusola logika solvo, kiun multaj homoj ankoraŭ rezistas: "Ĉiu popolo kun sia lingvo kaj Esperanto por ĉiuj!"
---------------------------
Nanoteknologio kaj molekulaj maŝinoj: Kien la evoluo?
Nanoteknologio celas kreadon de utilaj materialoj kaj pecoj laŭ skalo kiu implicas manipuladon de materio poatome/pomolekule. La plej revemaj sciencistoj kaj verkistoj antaŭvidas mirindajn evoluojn rilate al molekulaj maŝinoj. Tiu ĉi prezentado klopodas respeguli la nunan staton de la afero kaj iom sobrigi la ĝeneralan esperojn tiurilatajn.
Orlando diplomiĝis pri Kemio (1978) kaj Juro (1986) ĉe Universitato de Havano, Kubo, kaj doktoriĝis pri Kemio ĉe Universitato de Kalifornio Santa Barbara (2005), kie li studis la kemiajn kaj fizikajn ecojn de nanokristaloj. Li estas Profesoro pri Kemio (Ĝenerala kaj Analiza) ĉe Santa Rosa Komunuma Altlernejo. Li esperantiĝis en 1984, kaj loĝante en Usono ekde 1994, servas kiel ELNA estrarano ekde 1998.
| Aŭtoro | Titolo |
|---|---|
| limako | You might be surprised |
| pauswa | Interese |
| pauswa | Per webcam only |
| Ailanto | haha |
| Ailanto | Grafikilo |
| formiko | Mi ĉeestos |
| formiko | Polynesian domains |
| roint | Pri la vestaĵoj |
| russ | ? |
| formiko | Eble! |
Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK
Esperanto: Learning and Using the International Language.
By David Richardson.
See more recommendations for
beginners, next steps, and advanced readers.