NOREK

Kelkaj fotoj de Les pri NOREK

Les Kerr metis kelkajn fotojn pri nia ĵus finiĝinta NOREK en albumon ĉe PicasaWeb, jen ĉi tie. Kvankam nombre ni ne imponis, ĉiuj (laŭ mia takso) ĝuis la aranĝon, kaj ni povis krei gravajn kontaktojn loke, i.a.

NOREK - 10-12 okt - Eastsound WA - Jaro de Lingvoj

Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco okazos post du semajnoj, 10-12 oktobro, en Eastsound, Vaŝingtonio. La ĉefhotelo estos Outlook Inn. Pro sanproblemo flanke de la ĉeforganizanto (ROS' Haruo) la planado kaj reklamado malbone progresis ĝis nun, tamen esperantistoj el Seatlo kaj Viktorio, kaj espereble aliaj regionaj lokoj, ĉeestos kaj ĝuos la babiladon; ĉiuj estos bonvenegaj, eĉ krokodiloj kaj fremduloj ;-).

NOREK 2008 (kaj 2010) - korektita!!

NOREK (Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco) okazos en Eastsound (Vaŝingtonio), ĉe la historia hotelo Outlook Inn—if you're lucky, you may sleep in the same room where Richard Geoghegan slept lo these many years past—la 10an-12an de oktobro. Detaloj baldaŭ haveblos pri kotizoj, luprezoj ktp.

Kaj por 2010, SESano Jim Droege, kiu nun transloĝiĝas de Sauda Arabio al Pakistano, invitis NOREKon al Bremertono, kie lia konstanta loĝejo sidas malloĝata.

Haruo

Nova jahugrupo pri NOREK

Ĵus fondiĝis nova Jahugrupo por tiuj, kiuj planas kaj prizorgas la regionan kongreseton NOREK.

NOREK

NOREK 2007 ĵus finiĝis en Sidney, Brita Kolumbio, kaj la venontjara NOREK verŝajne estos en Eastsound, Vaŝingtonio (en bela insulo Orcas). Se vi volas frue informiĝi, aŭ se vi intencas prezenti ion aŭ alimaniere kontribui al la programo, konsilindas aliĝi al tiu grupo.

Haruo

Syndicate content