SearchUser loginLastaj blogeroj |
New NASK 2000 interviews![]() I've been updating my original NASK 2000 blog as new content has been uploaded, and I'm also posting this new blog to bring people up to date. The most recent additions are two interviews, both in English. One is with native Esperanto speaker Lana Shlafer (in 5 parts: 1, 2, 3, 4, 5) and the second with Grant Goodall, director of NASK. (Only the first two parts of which have yet been uploaded: 1, 2) Of the 16 video tapes I shot, this brings the uploaded footage to about 3/4 of the way through the 2nd tape.
|
Featured Bloggers
PollAre you a member of Esperanto-USA? Yes 46% No 54% Total votes: 106 Pictures from Esperantujo
|
||||||
Advantagxoj de NASK
Responde al Lee mi diras, ke NASK ja donas advantaĝon, kiun ne havas interreto: estas tut-Esperanta vivo. Ĉio, ekde la ellitiĝo kaj duŝo ĝis noktumado, estas en Esperanto dum tri semajnoj. Tian sperton oni ne trovas en interreto...
Filmoj . . .
Estas vere mirinde vidi viajn filmojn. Dankon pro la laboro! Kaj tio antaŭ dek jaroj, kiam vi filmis, kaj tio kion vi faras nun por meti ilin en la reton.
Lee
Iom da historio
Eble iom da historio interesos kelkajn:
NASK 2000 estis la lasta “granda” kursaro, kun 40 lernantoj en 4 niveloj. Post 2000, ne plu eblis okazigi ĝin ĉe SFSU pro ŝanĝoj en la universitata kalendaro.
En 2001 NASK gastis ĉe USF. Temis pri 2-semajna kursaro kun nur 2 kursoj. En tiu jaro estis 39 lernantoj.
En 2002, NASK trovis novan hejmon en la oriento, ĉe SIT en Vermonto. La nombro malkreskis ĝis 23 studentoj . . . kaj de post tiam ni restis ĉirkaŭ 25 ĉiun jaron.
Por tio plej verŝajne estas pluraj kialoj. SFSU estis “perfekta” loko meze de granda, alloga urbo. Oni povis facile ekskursi, atingi diversajn partojn de la urbo, kaj ĝenerale amuziĝi. Kaj la tre vigla loka movado—kaj la proksimeco de la Centra Oficejo de ELNA—multe helpis.
SIT en Vermonto forte subtenis la instruadon de Esperanto kiel parton de la ĝenerala instruprogramo, sed la loko ne estis facile atingebla, ne eblis facile ekskursi, kaj la lernejo sidas ekster urbeto, meze de kampoj kaj arbaroj, sen multaj eblecoj por amuziĝo.
Ni esperis al iom da kresko post reveno al Kalifornio (al UCSD en 2007), sed tio ne okazis. Mi kredas ke parte kulpas la ekonomio, parte kulpas la altaj kostoj de universitataj kursoj nuntempe, sed ĉefa faktoro devas esti la interreto: oni vere ne tiom bezonas ĉeestan kurson kiel NASK por lerni la lingvon. Oni povas facile aŭskulti son-dosierojn por lerni la prononcon, oni povas nun facile Skajpi por vizaĝ-al-vizaĝa konversacio . . . Kion NASK povas doni estas sperto en viva komunumo, okazo uzi la lingvon normale kaj ĉiutage, kaj la eblo studi diversajn temojn pri kaj per Esperanto, ofte kun tre bone konataj Esperantistoj/instruistoj.
Tamen! Por 2009 ni jam atingis al 30 lernantoj . . . tre bona kresko, kaj la plej granda kursaro de post 2001.
Kaj 2009 estos speciala, pro tio ke ĝi estas la 40-a datreveno de NASK.
Amike,
Lee Miller