SearchUser loginLastaj blogeroj |
Survoje al Vaŝingtono![]() En la aŭtuno de 2008, mi proponis prelegi ĉe konferenco de la plej granda sindikato de profesoroj. La konferenco temis globalismo, dividita estrado, kaj akademia libereco. Mi proponis paroli pri la sukcesoj kaj defioj kiun mia sindikato havis pri negocado pri dum-tempaj profesoroj. Oni akceptis mian proponon kaj en junio 2009, mi ekvojaĝis al la landa kapitalo. Mi alvenis frue al la stacidomo por kapti la trajnon al Vaŝintono. Mi iom timis ke la parkejo pleniĝos frue. Suprizis min iomete ke malmulte da homoj veturas. Verŝajne temas pri la malforta ekonomio. Senprobleme, mi parkis la aŭton kaj atendis horon ĝis alvenas la trajnon. Mi rigardis la homojn en la stacidomo -- ĉiam agrabla uzo de tempo. Jen la negoculoj, kiu portas la devigajn vestaĵojn de povo. Jen la sekretariinoj kaj oficejaj laboristoj. Jen la pensiuloj kiuj nun vojaĝas. Jen la frenezuloj, kiuj havas nenien por iri en usono. Jen la senhejmuloj, maldungitoj, kaj drog-uzantoj. La trajno, kiun mi elektis, estas la tiel-nomata "Acela" -- la plej proksima al rapidaj trajnoj en Eŭropo kaj Japanio. Ĝi estas malforta ombro da tio, mi kredas. Lastafoje ke mi venis ĉi tien antaŭ kelkaj monatoj, mi veturis per la regiona trajno kiu havis problemon kaj devis veturi je nur 20-mejloj por horo dum duono da horo. La Acela trajno iras pli rapide ol tio, sed ne multe. Kaj ne estas glata. Tamen estas agrabla kun pli grandaj seĝoj ol kutime kaj elektropovo por la komputilo. Kiel junulo, la gazetaro donis al mi la impreson ke usono ĉiam estas la plej bona kaj plej moderna lando en la mondo. Simpla trajna-vojaĝo nun montras kiom malprava estas tiu mito. La infrastrukuton de usono la registaro malatentas dum jardekoj. La grandajn investojn de la 1940-aj ĝis 1960-aj jaroj elĉerpiĝas nun kaj dum multaj jaroj ne estas la politika volo kontraŭstari la riĉegulojn kiuj volas ĉion por si mem. La trajno ankaŭ iras tra kelkaj el la plej malriĉaj kaj post-industriaj partoj de orienta usono. Ne tiom malriĉa kiom estis la parto de Sankta Luiso tre kiu veturis eksurson de la Landa Kongreso en 2009. Staris blokon post post bloko da ruinitaj domoj. Al multaj mankis fenestroj kelkaj estis bruldamaĝitaj. Verŝajne multe estis perditaj kiam la komencis la ekonomia krizo kaj oni ne plu povis pagi la hipotekon. Necesas apartan rankonton pri Esperanto en usono: Mi dumlonge iom bedaŭras ke nia Afero tute ne alogas al homoj de koloro en usono. Mi speciale sentis tiun fakton dum la aŭtobusa ekskurso, la blankaj vizaĝoj rigardas la malriĉaj afrik-devenaj homoj kiuj staras apud la perditaj kaj ruinitaj domoj. En Brazilo, kie la rasoj estas multe pli integritaj, estis tre kuraĝiga vidi ke inter la samideanoj. Brazilanoj rakontis pri siaj spertoj en usono, kie, ekzemple en restoracioj, oni preskaŭ vidas ke la grupoj da homoj apartigas sin laŭ raso. En usono, homoj de koloro preskaŭ tute mankas al la movado. Kvankam mi ne havas grandan sperton pri Esperanto en aliaj landoj, mi kredas ke la Esperanto-movado en usono estas iom stranga. Tie ĉi, oni lernas Esperanton pro diversaj kialoj, sed malofte pro vere logikaj kialoj. La publika sinteno pro Esperanto en usono estas vere tre malbona. Kiam mi anoncas ke mi parolas Esperanton, inter profesoroj kaj profesiuloj estas kutime ŝokita silento, kvazaŭ mi dirus ke mi iras al hirudo-kuracisto aŭ ke mi manĝas infanojn. Estis por mi mirige viziti Brazilon, kie la publika sinteno pri Esperanto ne estas tiom malfavora -- kie homoj ofte ŝajne diras ke ili mem volas lerni Esperanton, sed ĝis nun simple ne trovis la okazon. La trajno nun trapasis NovJorkon kaj NovĴersion. Mi vidis restoracion kiu ŝajne nomiĝas "Las Pulmas" -- "la pulmoj" en la hispana. Ĉu vere? Ĉu ne estas "Las Palmas"? Ne eblas retroiri por kontroli -- la trajno rulas antaŭen. Nun ĝi troviĝas inter la ĉemiaj fabrikoj kaj aliaj malnovaj industriaj konstruaĵoj. Se vi aĉetas ion kiu havas guston aŭ odoron, verŝajne oni fabrikis la ĥemian aldonaĵon en NovĴerzio. La trajno estis plenplena kiam ĝi alvenis al NovJorko, sed nun duone malplenas. La seĝoj estas sufiĉe grandaj ke mi ne suferis pro dividi la seĝon kun nekonato, sed nun havas pli da loko por miaj aĵoj. Mi ĉiam bedaŭras ke malofte trovas kialon por renkonti al nekonatoj. Dum veturi trans NoĴerzio, la trajno komencas iri pli rapide! Bonege! Mi korespondis kun s-anoj en Vaŝingtono antaŭ ol ekiri. Espereble mi renkontis ilin vendrede aŭ sabate. Aŭ eble eĉ pli frue -- mi estas tie ĉi!
|
Featured Bloggers
PollAre you a member of Esperanto-USA? Yes 46% No 54% Total votes: 106 Pictures from Esperantujo
|
||||||
Survoje
Vi tuŝas multajn aferojn: la malbonan staton de usonaj fervojoj, mankon da homoj de koloro en Esperantujo, ktp. Mi nur diros ke pulmoj en la hispana ne estas pulmas, sed pulmones. Mia granda hispana vortaro ne havas la vorton pulma. Eble la nomo estas Las Palmas, sed tio ŝajnas stranga nomo en malvarma ŝtato, kiu nomiĝas NovĴerzeo, kie palmoj ne kreskas.
Dankon pro la blogaĵo, kaj bonan vojaĝon!
Scott Page
Dankon!
Vi pravas! Bone! Supozeble, do, estis "las palmas". Mi ne volas manĝi pulmojn. :-)
--
Steven BREWER