Traduku! (2009/1)


Lee Miller


Tim Westover

Alvenis malmultaj provoj al nia lastfoja poezia defio. Poezio alportas novajn defiojn por la tradukanto—ne nur oni devas zorgi pri senco kaj tono, sed pri rimo kaj ritmo. Tamen malgraŭ obstakloj (kaj foje pro obstakloj) floras la poezio, eble en nia lingvo eĉ pli, ol en naciaj lingvoj.

Dankon al RW, GB, HF, kaj LM, kiuj alfrontis la taskon kaj sendis siajn tradukojn de “In Flanders Fields” (verkis John McCrae en 1915).

La proponita poemo havas jamban metrikon (neakcentita silabo sekvata de akcentita silabo; verso finiĝas per akcentita). Tradukonte poemon en Esperanton, oni devas decidi, ĉu sekvi la saman metrikon, kiel en la originalo, aŭ ĉu alpreni novan metrikon, kiu eble havas similan karakteron al la originalo sed estos pli “Esperanta”. Jamba metriko estas fremda al la Esperanta parolritmo, sed ĝi estas ofta en la poezio pro influo de aliaj poeziaj tradicioj. Tradukanto, kiu volas redoni la jamban metrikon de “In Flanders Fields” en Esperanto, havas malfacilan taskon, ĉar la reguloj de Esperanto permesas, ke la jamba verso finiĝu per pronomo, prepozicio, mallongigita substantivo, aŭ manpleno de aliaj vortetoj (ĉi, ĉu, la). El tiuj elektoj, elizado de substantivoj plej facilas, sed tio eblas nur ĉe nominativaj, singularaj substantivoj. Tial ni legas en la tradukoj, ke Flanders fields transformiĝas al flandra kamp’ kaj poppies al papavar’ aŭ simple la papav-flor’. Malgraŭ tiuj defioj, la tradukintoj elektis sekvi la ritmon de la originalo. Abundas en la tradukprovoj apostrofoj.

La poemo “In Flanders Fields” ankaŭ havas fiksitan rimoskemon, kiujn niaj tradukantoj provis imiti. Feliĉe en Esperanto rimo estas pli facila—êc foje tro facila, pro ebleco aldoni sufiksojn kaj tiel krei rimojn. Niaj tradukintoj plejparte evitis “adasismon” (“la kutimo rimi per sukfiskoj, ekz. soifanta / militanta” —PIV 2005). Rimojn oni povas fari eĉ inter vortoj de malsamaj parolelementoj; ekzemplojn ni trovis en ĉiu provo: batalkri’ / portu vi, apenaŭ for / ĝis aŭror’, batalu por / per forta kor’. Rimado en Esperanto ne estas unukorda liro.

Pri specifaj vortoj kaj parolelturnoj:

Flanders fields—du elektis flandra kamp’, unu flandria kamp’ (la “i” ne necesas laŭ PIV kaj krome malhelpas la ritmon), kaj unu elektis flandra ter’ (kiu estas nemalplaĉa elekto pro tio, ke ter’, kiel field, estas multe pli mola vorto, ol kamp’.)

poppies—Por la fama floro ni trovis tri proponojn: papavo, papaveto, kaj papav-flor’, kiuj diverse rolis pro la bezono de la strikta metriko.

the crosses, row on row—du rekte redonis la sencon per inter la krucoj kaj ĉe lini’ de krucoj, aliaj refaris la bildon per najbaro vice ĉe najbar’ kaj tomb-kruca glor’.

amid the guns belowsube pafas regiment’ eble plej rekte alfrontas la originalon; ankaŭ menciiĝis suba kanonbru’ kaj paf-horor’.

Por la mezaj strofoj, la tradukistoj sekvis tre malsamajn vojojn, eĉ nekompareblajn. La provo de LM estis la plej fidela al la originalo—Mortinoj ni, apenaŭ for / Ni vivis, ĝuis, ĝis aŭror’. RW parolis de la alia flanko—Ni kuŝas mortaj en turment’ / sen vid’ de sun’ en firmament’, / sen am’. Estis aparte plaĉa rekta kaj belsona provo de GB: [ni] vivis kaj amis, sed nin vualas Flanda kamp’.

the torch—HF elektis standardo anstataŭ torĉo kiel la aliaj, la simbolo eble samas.

If ye break faith with us who die / We shall not sleep, though poppies grow—Por la finaj strofoj plej plaĉas la frapa, klara propono de HF—Decidos la fidelo ĉu / Ni pace dormos tie ĉi. La aliaj tradukintoj menciis denove la papavojn, kiel la originala poemo, sed pro tiu elekto, la lastaj strofoj fariĝis iomete torditaj.

Estos malfacile fari nian kutiman “pastiĉon” de diversaj provoj, pro devo konservi la rimoskemon. Tial ni prezentos al vi la kvar tradukprovojn, kiujn ni ricevis. Kiu(j)n vi preferas?

Denove, la originala poemo:

In Flanders fields the poppies blow

Between the crosses, row on row,

That mark our place; and in the sky

The larks, still bravely singing, fly

Scarce heard amid the guns below.

We are the Dead, Short days ago

We lived, felt dawn, saw sunset glow,

Loved, and were loved, and now we lie

In Flanders fields.

Take up our quarrel with the foe:

To you from failing hands we throw

The torch; be yours to hold it high.

If ye break faith with us who die

We shall not sleep, though poppies grow

In Flanders fields.

Traduko № 1 (GB):

En flandria kamp’ papavoj ondas
Inter la krucoj, kiuj sondas

Tombojn niajn, kaj en ĉiel’

Alaŭdoj brave kantas, kiel

Flustro dum milit’ kanonas.

Mortintoj, ni antaŭ nelong’

Vekiĝis kun tag’ post nokta sonĝ’

Vivis kaj amis, sed nin vualas
Flandria kamp’.

Al la malamik’ oponu!

Velkintaj ni—al vi l’ordono!

Levu vi la torĉon alta.

Se vi perfidos nin kiuj falas,

Ni maldormos, eĉ papavoj daŭras

En flandria kamp’.

Traduko № 2 (LM):

En Flandra kamp’ la papav-flor’

Ventflirtas en tomb-kruca glor’,

Jen nia lok’; kaj en ĉiel’

Alaŭda flug’ kaj kant’, kiel

Voĉeto super paf-horor’.

Mortintoj ni, apenaŭ for,

Ni vivis, ĝuis, ĝis aŭror’,

Sed kuŝas nun post mort’, tiel

En Flandra kamp’.

Vi, posteul’, batalu por

La venk’ de bon’, per forta kor’;

La torĉ’ al vi, daŭru iel.

Ni mortus pro perfid’ de cel’,

Ne dormus; floru, papav-ĥor’,

En Flandra kamp’.

Traduko № 3 (HF):

En flandra ter’ kuŝadas ni,

sub papavetoj kaj lini’

de krucoj; kaj en supra blu’,

kun spit’ al suba kanonbru’

alaŭdoj kantas en defi’.

Ĵus tuŝis nin la sunradi’,

ni sopiradis al patri’;

sed nun ni kuŝos ĉiam plu

en flandra ter’.

Aŭdiĝu plu la batalkri’:

standardon nian portu vi,

ĝin hisu en la ventoflu’.

Decidos la fidelo ĉu

ni pace dormos tie ĉi

en flandra ter’.

Traduko № 4 (RW):

En flandraj kampoj blovas vent’

papavojn tra la tombsilent’,

najbaro vice ĉe najbar’;

ankoraŭ kantas alaŭdar’

dum sube pafas regiment’.

Ni kuŝas mortaj en turment’,

sen vid’ de sun’ en firmament’,

sen am’, ni kuŝas sur rempar’

en flandra kamp’.

Batalu daŭre kun prudent’;

la torĉon ni kun velka sent’

transdonas. Ne perfidu ĉar

al mortaj ni sur papavar’

ne venus dorm’, sed nur lament’

en flandra kamp’.

Por la venonta defio, ni proponas tre aktualan tekston—la unuan parton de la poemo “Praise Song for the Day”, kiun verkis Elizabeth Alexander kaj kiun ŝi deklamis ĉe la inaŭgura ceremonio de la nova usona prezidento, Barack Obama. Oni povas debati la kvaliton de la poemo mem, sed ni opinias ĝin interesa tradukdefio. Ĉu la tasko estas pli facila aŭ malfacila, ol traduki “In Flanders Fields”?

Each day we go about our business,

walking past each other, catching each other’s

eyes or not, about to speak or speaking.

All about us is noise. All about us is

noise and bramble, thorn and din, each

one of our ancestors on our tongues.

Someone is stitching up a hem, darning

a hole in a uniform, patching a tire,

repairing the things in need of repair.

Someone is trying to make music somewhere,

with a pair of wooden spoons on an oil drum,

with cello, boom box, harmonica, voice.

A woman and her son wait for the bus.

A farmer considers the changing sky.

A teacher says, Take out your pencils. Begin.

We encounter each other in words, words

spiny or smooth, whispered or declaimed,

words to consider, reconsider.

Tiu ĉi artikolo aperis en nia dumonata bulteno, La Usona Esperantisto. Bonvolu aliĝi al Esperanto-USA. Vi rajtos partopreni la bultenajn konkursojn kaj vi ricevos la plej freŝan bultenon en via poŝtkesto sesfoje ĉiujare.