SearchUser loginLastaj blogeroj |
WSJ Book Review Calls Esperanto-speakers "Busy Eccentrics"![]() Today at the Wall Street Journal, Cullen Murphy posted a book review When Enough Is Enuf about Righting the Mother Tongue. The book is about the history of trying to reform English orthography and spelling. The reviewer begins by mocking language utopians, like Esperanto-speakers. Read on for my reply...
EUSA aĉetis reklamon en "Language Magazine"![]() Multe dankinde al Steve WAGENSELLER, Esperanto USA mendis malgrandan reklamon en la angla-lingvo gazeto "Language Magazine" kontraŭ $1100. La reklamo plejparte penas vendi "Pasporto al la Tuta Mondo"-on, sed samtempe propagandas Esperanton mem. Mi informos ĉi tiun retpaĝaron kiam ĝi estas aperinta.
ameriko.org![]() Jen ligo al la retpaĝaro de la Amerika Komisiono de UEA. Tie troviĝas informo pri la kongreso en Montrealo, kiu estis la kunkongreso de TAKE kaj Esperanto-USA. - filipo
NOREK kaj ARE salutas unu la AlianLes Kerr, nome de la partoprenantoj de NOREK skribas:
Steven Brewer respondas:
José Antonio Vergara nome de la estraro de UEA salutas la usonajn kongresojn de Ĉilo: Kiel estrarano de UEA kaj hispanlingva sudamerikano, mi sentas apartan admiron al la homoj en Usono kiuj tamen decidas subteni kaj ĝui Esperanton. Laŭ mi vi estas pli konsciaj ol la averaĝa usonano, kaj pri la mondo, kaj pri la ceteraj homoj, kaj pri la lingvoj kaj kulturoj, kaj tial mi altgrade respektas vin. Fine, kiel vojaghanto mi ĝuis la amikan akceptemon de esperantistoj en diversaj lokoj de Usono (Bostono, Berkelio, Novjorko, Amherst, Vaŝingtono, kaj Atlanto), do mi sentas varman proksimecon al la usona movado. E-USA Membro Nijl Blonstein Kunordigos NovJorkan Oficejon de UEA
Paul Newman kaj EsperantoFranca esperantisto skribis en regiona listo ke Paul Newman estis esperantisto. Laŭ mia scio, mi estas tre dubema pri tio. Ŝajnas tamen ke iam estis aludo pri li kaj lia rilato al Esperanto (?). Ĉu usona esperantisto rememoras pri tio ?
NOREK - 10-12 okt - Eastsound WA - Jaro de LingvojNord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco okazos post du semajnoj, 10-12 oktobro, en Eastsound, Vaŝingtonio. La ĉefhotelo estos Outlook Inn. Pro sanproblemo flanke de la ĉeforganizanto (ROS' Haruo) la planado kaj reklamado malbone progresis ĝis nun, tamen esperantistoj el Seatlo kaj Viktorio, kaj espereble aliaj regionaj lokoj, ĉeestos kaj ĝuos la babiladon; ĉiuj estos bonvenegaj, eĉ krokodiloj kaj fremduloj ;-).
Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto![]() Post tri semajnoj (10-a ĝis 13-a de oktrobro) okazos la 15a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) en Silver Bay, Novjorko. Mi aranĝis la tranoktadon kaj aliĝis hieraŭ. Laŭ mi, ĝi estas unu el la plej bonaj Esperantaj aranĝoj kiuj okazas en nia duonsfero pro la internacieco: duono de la partoprenantoj kutime estas el Kanado kaj duono el usono. Jam okazis bonegan kongreson en nia regiono ĉijare: TAKE7. Multaj homoj raportis ke ĝi estis same bona kiel UK aŭ IJK. Se vi ne povis partopreni TAKE7, nepre venu por ARE. Aŭ se vi venis, venu denove! Estas bela loko kun varma etoso kaj multaj interesaj homoj. Mi esperas ke mi vidos vin tie!
Pli ol 50 e-libroj en Projekto Gutenberg![]() Ĉe la 21a de aŭgusto, Projekto Gutenberg eldonis "Vivo de Zamenhof", la 51a libro en la internacia lingvo libere havebla per Projekto Gutenberg (PG) Ĉar PG elmontros liston de lingvoj kun pli ol 50 libroj, Esperanto saltis al tiu tre videbla listo inter 10 aliaj vaste uzataj lingvoj. Oni rajtas esperi ke ĉi tio listo en unu de la plej vaste vizita retpaĝaro en la mondo helpos multajn homojn ekscii pri Esperanto. Tion reklamon kaj donacon al la mondo kaj precipe al legantoj de Esperantaj libroj celis ni dum tri jaroj.
rezultoj de la voĉdonado![]() Jen la rezultoj de la lastatempa voĉdonado en Esperanto-USA pri tiuj, kiuj gajnis.
|
Featured Bloggers
PollAre you a member of Esperanto-USA? Yes 46% No 54% Total votes: 106 Pictures from Esperantujo
|
||||||