Vergara Vizitas

limako's picture

Brewer, Vergara, LiebermanJosé Antonio Vergara nun vizitas -- li fakte sidas kun mi ĉe mia manĝotablo kaj kontrolas la epoŝtojn. Li alvenis ĵaŭde ĉe Bostono kaj restis du nokte tie. La prelego ĉe la Amerika Asocio por Antaŭenigi Sciencon fartis bone. Post la prelego, ni iris al la montrado, kie organizaĵoj kaj firmaoj povas pagi por budon por montri siajn varojn aŭ reklami sin. José enkondukis sin -- kaj Esperanto -- al pli ol duono antaŭ ol la tempo elĉerpiĝis. Poste, ni iris per la subtera trajno al MIT kie li faris prelegon. La sekvontan tagon, li forlasis Bostonon kaj venis al Amherst.

Your Newsletter

filipo's picture

As usual, your current newsletter is filled with useful and enjoyable information. If you have not sent in your dues for 2008, it is a good idea to do that NOW!

You can do that here at our website.

Bulteno 2008-1

filipo's picture

Karaj membroj,

En viajn poŝtkestojn baldaŭ alvenos (aŭ eĉ jam alvenis) nova numero de nia bulteno, 2008/1. Bedaŭrinde en ĝi vi trovos multajn presfuŝaĵojn. La presejo en Florido ja sendis al ni bonaspektan provekzempleron, sed poste io fiaskis dum la amaspresado, kaj preskaŭ ĉiuj ĉapelitaj literoj misformiĝis.

Ĝis la revido, kara Don!

AMIKEMA's picture

Ĝis la revido, kara Don!
Estas kun granda doloro ke mi lernis pri via forpaso hodiaŭ.
Mi preskaŭ ne povas tajpi ĉar ne eblas ĉesigi miajn larmojn.
Vi estis, estas, kaj chiam estos unu el miaj plej admirataj herooj.
Ripozu pace karega amiko! Dankon pro la apogo kiun vi ĉiam donis al mi.
Mi daŭrigos vian laboron!
Korrompite,
Mar

La forpaso de Claude Piron, 1931-2008

filipo's picture

Kun granda malĝojo ni ekscias, ke la mondo perdis grandan verkiston kaj grandan amikon, Claude Piron. Liaj verkoj, liaj konsiloj pri la rilato kun neesperantistoj, liaj prelegoj, lia amikema maniero donis multe al la movado kaj al niaj ĝuoj kaj agadoj. Lia forpaso estas granda perdo, kaj ni memoros lin ĉiame.

Kia perdo, kiu frapis nin subite.

AAAS Symposium on Language and Science in Boston in February

A number of eminent Esperanto-speakers will present at a symposium at the 2008 annual meeting of the American Association for the Advancement of Science entitled "English-Only Science in a Multilingual World: Costs, Benefits, and Options". The session will be on at 8:30am on Friday, Feb 15th with speakers including Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, and Ulrich Ammon. The presentation was organized by E. James Lieberman and Mark Fettes. Read more for the abstract.

The Language Challenge

A great 8-minute presentation by Claude Piron explaining why Esperanto is a good idea. (Eblas vidi kun alilingvaj, ink. Esperantaj, subtitoloj ĉi tie.)


Klaku!

limako's picture

Vi notos ke nun etaj grafikaĵoj aperas ĉe ĉiuj blog-afiŝoj kiuj sekvas al Klaku.net. Se vi ĝis nun ne esploris na Klaku, mi klarigu: ĝi estas utila servo kiu helpas ke oni trovu interesajn aferojn. Jam okazas ke neniu havas la tempon por legi ĉion, kion oni skribas Esperante per la reto. Per Klaku, oni povas indiki kiuj estas la plej legindaj artikoloj. Tiel, se oni vizitas (aŭ abonas) oni povas facile trovi kiuj estas la artikoloj plej legindaj (laŭ la opiniojn de la aliaj Klaku-partoprenantoj). En aliaj lingvoj estas similaj servoj (e.g. Digg, Pixelydixel, etc). Kiam vi klakos unu el la grafikaĵoj (se vi estas membro de Klaku) vi indikos ke tiu artikolo estas leginda. Ju pli oni klakas, des pli alta la artikolo aperos ĉe la listo de legindaj novaĵoj ĉe Klaku.

Kion do vi atendas! Klaku!

Greetings from Radio Poland

filipo's picture

[en Esperanto]
Today I heard the broadcast from Radio Poland, which they sent on Dec 16. They send greetings to us, the total membership of Esperanto-USA. We happily and thankfully receive the greetings from Poland.

Radio Pola salutas nin!

filipo's picture

[ English version]
Salutoj alvenas de Radio Pola (= Radio Polonia).

Hodiaŭ mi aŭskultis la elsendon de Radio Pola, kiun ili sendis la 16an de decembro. Ili salutas nin, la membraron de Esperanto-USA! Ni feliĉe kaj dankeme ricevas la salutojn el Pollando.

Syndicate content