Ragnarsson for Nobel Prize in Literature?

donh's picture

Leopold Patek today posted to the list austraj-esperantistoj the following message from Nicola Ruggiero of the Esperantlingva Verkista Asocio:

Baldur Ragnarsson estas la nova kandidato de EVA por la Nobel-premio pri literaturo.

Liro-2007

donh's picture

Halina Gorecka afiŝis la jenan rememorigon en kelkaj listoj:

20 tagoj restas ĝis la limdato de la tradicia literatura konkurso Liro.

Kie ni kongresos en 2009 kaj 2010?

En 2008 la Landa Kongreso de Esperanto-USA okazos en Montreal, kune kun la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto. Sed kie ni kongresos en 2009 kaj 2010?

La estraro de Esperanto-USA nun konsideras proponojn de lokaj grupoj por gastigi la Landan Kongreson en tiuj jaroj. Se vi pensas, ke eble via loka grupo povos gastigi la kongreson en 2009 aux 2010, nepre kontaktu min, jimhenry cxe pobox punkto com, aux iun estraranon, kun via propono.

La estraro jam havas unu proponon por 2009, sed gxi ne jam estas en fina formo, do aliaj proponoj por tiu jaro ankoraux akcepteblas.

Esperanto--USA sercxas redaktoron

filipo's picture

Laŭ la diskuto en la aferkunsido de la estraro de Esperanto-USA, ni nun serĉas novan redaktoron por nia bulteno "Esperanto USA."

Se vi volas servi kiel redaktoro de la oficiala organo de Esperanto-USA, bonvolu sendi al mi (filipo@grupoj.org) vian sinproponon kaj ekzempleron de via verko, kiu montras ke vi havas sufiĉan kapablon por fari la taskon. Kandidatoj menciu kiel longe oni intencas servi kiel redaktoro (ekz. kiom da jaroj). Kandidatoj menciu kiam oni pretos komenci servi. Tiu dato devas esti ĉe la fino de 2007, aŭ pli frue. Nepre menciu vian historion pri lingvoj kaj lingvokapablo.

Ni taksas la postenon de redaktoro kiel daŭran laboron, kaj ne kiel provizoran, nelongan deĵoron. La propono devos alveni ĝis la 10an de Oktobro, 2007. Jen detaloj, sed vi rajtas demandi pri neklaraj aferoj laŭ bezono.

Rezultoj de la Premio Harlow por 2007

filipo's picture

Omaĝe al multaj jaroj, kiuj Don Harlow donis al la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA) kaj al la Esperanto-movado, Esperanto-USA starigas la Premion Harlow. Don laboris senlace kiel verkisto, recenzisto, tradukisto, kaj antologiisto de la literaturo de Esperanto.

Jen la rezultoj de la Premio Harlow por 2007, la unua jaro por la ĉiujara literatura konkurso de Esperanto-USA. Ĉi tio estas ripeto de la anonco, kiu aperis unue en la bulteno Esperanto USA, kiu estas la oficiala organo de nia landa organizaĵo en Usono.

Gratulojn al George Baker, Per Aarne Fritzon, Kris Long, Russ Williams, kaj Christopher Zervic, kiuj gajnis en la konkurso por 2007. Legu kelkajn verkojn en la venontaj numeroj de nia bulteno Esperanto USA. Ĉiuj gajnintoj ricevas $50 kaj diplomon.

Jorge Camacho donacas tri librojn...

Robert L. Read's picture

Jorge Camacho, a famous author of original Esperanto works who is often mentioned as the best living Esperanto prose writer, has donated three of his published books to Project Gutenberg.

I've place his signed letter (redakted)
here.
It is my intention to submit this letter to PG, and, if it is approved (which is very likely), to process the books into the required format, which should take perhaps 5 hours for each book.

Help needed designing a new Ad

Robert L. Read's picture

This is a request for help designing an ad.

Esperanto-USA recently bought an ad in a magazine, "The American Prospect". The results were somewhat disappointing. I think we got between 50 and 100 hits due to the ad, and at least one request for information.

Having our ad in a mainstream magazine is good marketing for us; however, we would hope for better results.

We would therefore now like to design an ad aimed specifically at language instructors. This is part of our overall plan to try to discover the best possible avenue for advertising.

Gratulon al Tim kaj Brian!

limako's picture

Gratulon al unu el niaj novaj estraranoj, Tim Westover, kiu gajnis la unuan premion ĉe la UEA Belarta Konkurso por lia proza verko Ruĝvela Ŝipo. Bis! Alia usonano, Brian Drake, gajnis la duan premion por teatraĵo. La tutan liston de gajnintoj oni povas trovi ĉe Libera Folio.

Rezultoj de la balotado

filipo's picture

Rezultoj de la Balotado, 2007, okaze de la sukcesplena 55a landa kongreso de E-USA, (antaŭe, ELNA)

Balotadoj: 227 validaj balotiloj, pritraktitaj per poŝtleteroj kaj laŭ la statuto de ELNA / E-USA.

Por Sekretario:
Gajnis Julie Spickler: 211 voĉdonoj: servos ĝis 2010

Por Estrarano:
Gajnis Ĵenja Amis: 117 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Christopher Zervic: 106 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Anjo Harlo: 95 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Tim Westover: 90 voĉdonoj: servas ĝis 2008

Fotoj de Landa Kongreso

limako's picture

Partoprenintoj de la 2007 Landa KongresoMi enŝutis 14 el la bildoj kiujn mi faris ĉe la Landa Kongreso en Tijuano. Mi verŝajne plibonigos kelkajn aliajn kaj afiŝos post ioma tempo. Mi aldonis ĉi bildojn en la originala grandeco. Se vi volas mendi profesie presitajn bildojn, vi devas aliĝi al Flickr kaj peti al mi ke vi estu "kontakto" -- tiam vi povas mendi presitajn bildojn kiujn oni aŭ poŝtos al vi, aŭ vi povas ricevi ĉe Target (post nur unu horo!) Por 8x10 kostas proksimume $3 ĉe Target. (La kostoj nur estas por la presado: mi neniel profitas de tiu ĉi).

Mi uzis la etikedon "lk2007" kaj aldonis al la Esperantujo-grupo. Se aliaj aldonas bildojn de la Landa Kongreso, bonvole uzu la saman etikedon tiel ke ni facile trovos ilin.


Syndicate content